2007-11-02

Geedziĝo kun robotoj

Iam antaŭe mi blogis pri erotikaj robotoj: [1], [2]. Nu, la temo de homa enamiĝo pri roboto kaj geedziĝo de homo kun roboto iomete populariĝis nun, danke al esploro de S-ro David Levy, sufiĉe serioza por ke li doktoriĝu per ĝi en la Universitato de Maastricht: "Intimate Relationships with Artificial Partners" estas la anglalingva titolo de lia studaĵo. S-ro Levy ne estas novulo pri robotiko kaj Artefarita Intelekto, precipe li estas pli konata kiel spertulo pri komputiloj aŭ komputilprogramoj kiuj ludas ŝakon. Intervjuo kun li, en angla lingvo estas legebla en: http://sexuality.about.com.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Saluton el Kroatio? Feliche, che ni oni ankorau ne seksumas kun robotoj. Pri eble jam baldaua estonteco mi ne scias.

11/11/2007 11:01:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361