2007-11-28

Tri jaroj de tiu-ĉi blogo

La 28an de Novembro de 2004 mi komencis skribi tiun-ĉi blogon. Tio estadas agado utila por praktiki la lingvon skribe, por esprimi kelkajn ideojn, kaj por rilatigi min kun kelkaj aliaj blogantoj kaj bloglegantoj. Dum tiu tempo mi rimarkis la kreskon de la nombro de esparntlingvaj blogoj. Bona afero!
Laŭ mi rimarkas, ŝajnas ke daŭrigi blogadon aktive dum kelkaj jaroj ne estas ofta afero; mi ne temas pri esperantlingvaj blogoj sed ĝenerale. Simile al kiel okazas al multaj paperaj revuoj —ekzemple kulturaj revuoj en mia lando—, kiujn entuziasmuloj unuope aŭ grupe komencas publikigi, sed kiuj nur aperas du aŭ tri fojojn antaŭ ol morti.
Mi esperas daŭrigi oftan skribadon tie-ĉi.

Etiquetas: , ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ankaŭ ni, viaj legantoj, esperas ke vi daŭrigu vian verkadon.
Gratulon pro la datreveno!

11/28/2007 04:56:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kun Toño mi gratulas vin! La via estas la sola, kiu atentas precipe la sciencon; tio estas laŭ mi grava por E-ujo. Kaj mi aparte ĝuas la amuzaĵojn de temp' al tempo.

Ken

11/29/2007 06:20:00 a. m.  
Blogger Joël diris ...

Bonan datrevenon!
Vi pravas, multe da E-blogoj naskigxas, sed nur kelkaj el ili daùrigas. Gratulon al vi!

11/29/2007 12:00:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon al ĉiuj tri ĝisnunaj komentintoj —ankaŭ blogantoj— pro viaj kuraĝigaj vortoj. Mi klopodos daŭrigi mian blogadon kaj plibonigi la kvaliton kaj intereson de miaj skribaĵoj. Mi ankaŭ guas legi viajn blogojn. Blogado estas nuntempa komunikfenomeno kiu kontribuas al diskonigo de nia Lingvo Internacia, kaj, esperinde, al la plibonigo de nia lingvaĵo kiel skribantoj.

11/30/2007 03:39:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361