2007-11-22

Kvazaŭ "Kial ci ne silentas?", alian fojon!

<a class="nobg" href="http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/2007/11/kvaza-kial-ci-ne-silentas-alian-fojon.html"><img width="129" height="162" src="http://bp0.blogger.com/_lgRaAryqBcs/RlXWsACJ-bI/AAAAAAAAACk/Edq3jt3SgRA/s400/ne-flash.gif" alt="" id="BLOGGER_PHOTO_ID_5068193007086991794" border="0"></a>

Plia ĉavezaĵo !
Eble vi sciis ke la kolombia prezidento, Álvaro Uribe Vélez, antaŭ kelkaj tagoj permesis al la kolombia senatanino Piedad Córdoba [pJEdad kOrdoba] kaj al la venezuela prezidento Hugo Chávez Frías [Ugo ĉAves frIas], laŭ lia peto, interveni en klopodoj alproksimiĝi al la terorisma grupo farc celante atingi liberigon de ostaĝoj kiujn havadas jam dum multaj jaroj la krima grupo.
Nu, la malprudenteco kaj trudmetiĝo de Chávez denove aperas. Li eksterlimiĝis en la tasko kaj ne respektis la kolombian suverenecon. Hieraŭ je la 11:48 ptm, kolombia horo, la sekretario de nia prezidento legis jenan komunikaĵon:

La prezidento de la Respubliko informas:

  1. Hodiaŭ, la senatanino Piedad Córdoba telefonis la komandanton de la Armeo, generalo Mario Montoya [mArjo montOja], petis renkontiĝon, kaj tuj pasigis la prezidenton Hugo Chávez de Venezuelo. La prezidento Chávez faris al la generalo Montoya demandojn pri la homoj ostaĝigitaj far farc.
  2. En la Pintrenkonto de Santiago de Ĉilio, la prezidento Uribe diris al prezidento Hugo Chávez, ke li ne aprobus ke la prezidento de la bolivarana republiko de Venezuelo komunikiĝu rekte kun la Alta Institucia Komando de Kolombio.
  3. Tial, prezidento de la Respubliko finas la faciligon far la senatanino Piedad Córdoba kaj la intervenon de la prezidento Hugo Chávez, al kiuj dankas la helpon kiun ili estis farante.
Bogoto D.C., Novembro 21a de 2007.

[Auskultu: voĉon de la sekretario (hispanlingve)]

Bonega novaĵo ! Restariĝas la suvereneco de mia lando. Mi rifuzas la troegan intermetiĝon de sinjoro Ĉavstro.

Kiel diris sinjoro Stephen Donehoo, analizisto kaj specialisto pri Latin-Ameriko (demandita far ĵurnalo franca 'Le Monde'): -"Ĉu vi povas imagi ke Putin voku la ĉefon de la usona armeo por demandi lin? Tio estas ignori tute la komandoĉenon"

Sed, fine, la ununuraj kulpuloj pri tiu situacio estas la krimuloj de la terorisma grupo farc kiuj volas primoki ĉiujn. Memkompreneble ili estas la ununuraj repondeculoj pri siaj ostaĝoj. Tutsimple, tio estas grandega krimo kaj ili devus tuj liberigi ĉiujn.

Por kompreni pli bone la titolon de ĉi-tiu blogaĵo, bonvole legu: la Esperantan blogon de Tonyo

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361