2007-11-27

Homoida roboto por hejmo

Komentinto de mia ĵus antaŭa blogero petis ke mi blogu pri robotoj —kiel mi faris plurfoje, kaj jen feliĉe ke mi trovis novaĵon en la temo de homoidaj robotoj, kiuj por mi estas la plej interesaj robotoj.
La nova roboto, laŭdire por hejmaj taskoj —precipe por la kreskanta procento de maljunuloj en la popolamaso— estas japana kaj ĝia nomo estas "Twendy-One". Ĝi altas 147 cm, pezas 111 kg, kaj la fabrikinto, ĉe la universitato Waseda, esperas ke ĝi povu, en la jaro 2015, helpi homon ellitiĝi kaj pretigi matenmanĝon.
Rimarkinda afero estas ke la piedtitolo de la foto, publikigita anglalingve far AFP estas:

Shigeki Sugano(L) and his robot "Twendy-one".

Ĉu vi rimarkas ke la redaktoro enmetis "(L)" por klarigi ke sinjoro SUGANO estas tiu de la maldekstra flanko! (L="left", anglalingve "maldekstre"). Ne okazu ke iu leganto pensu ke la sinjoro estas tiu stranga dekstra estaĵo blanka, kaj maldekstre staras tre homaspekta roboto.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361