2007-12-01

Artefarita intelekto ĉe Google

La pasintan semajnon mi anoncis ĉe la fakultato de mia universitato ke mi ne deziras daŭrigi kiel instruisto pri Artefarita Intelekto (AI) la venontan jaron. Mi ŝatas la temon, ŝatas lerni pri ĝi kaj eĉ mi ŝatas instrui, sed mi malŝatas du aferojn: kontroli ĉu la studentoj lernis, kaj —precipe— instrui al neinteresatoj (Legu: [1↗] kaj [2↗]). Nu, mi scias ke AI havas kaj havos kreskantan gravecon kaj rolon en la hodiaŭa kaj estonta socio. Prenu ni kiel ekzemplon la servojn de Google: Mi sciis ke Peter Norvig (aŭtoro kun Stuart Russell de libro tre sukcesa por kursoj kiel tiuj kiujn mi instruis) estas direktoro pri esplorado en Google, kaj tie li impulsas teknikojn de AI en la servojn de tiu kompanio. Hodiaŭ mi estis agrable surprizita kiam mi trovis ke la aŭtomata lingvotraduka servo de Google permesas ke oni, leginte la tradukaĵon maŝine farita, sugestu pli bonan tradukaĵon.
Lingvo-tradukado estas klasika problemo por AI, kies malfacileco ankoraŭ defias la programistojn kaj konfuzas aŭ ridigas la legantojn. Kiel jam proponis kelkaj esploristoj (ekzemple Norbert Wiener) eble plej bone estas ne bazi tradukprogramon nur en gramatikaj kaj vortaraj reguloj "mane kaj kape" kodigitaj, sed uzi lernivajn algoritmojn, kiuj estu instruataj per ekzemploj de tradukaĵoj faritaj de (homo) tradukisto. Ŝajnas do ke Google jam aplikas tion-ĉi, kaj tio igas min esperi daŭran plibonigon de la maŝinaj tradukoj.
Rilate lernivajn programojn por aŭtomata tradukado, mi disponigis en Interreto verketon de Norbert Wiener kie li mencias tion, kvankam tio ne estas la ĉefa temo tiulibra. Ĝi estas: "God and Golem, Inc.", kun ĝia hispanlingva traduko. La anglalingva versio enretigita konsistas el bildoj de la paĝoj (1890 KB), kaj la hispana el tekstoj (262 KB), ambaŭ estas dosieroj PDF. Jen la adreso:
http://luisguillermo.com/diosygolem
La mencio pri lernivaj tradukiloj estas en la paĝoj 79[77]-82[80] de la angla versio kaj paĝoj 51-53 de la hispana versio.

Vi povas ankaŭ legi, anglalingve, intervjuon kun Peter Norvig en:
"The head of Google Research talks about his group's projects".

AKTUALIGO DE 20071303: Mi trovis ke en La Internacia Lingvo ni povas legi pri lernivaj tradukantaj programoj en artikolo de Toon Witkam, prezentita en la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de 2005. La dokumento de IKU2005 elŝuteblas el:
http://www.uea.org/pdf/IKU2005.pdf [2811 KB]
kaj lia artikolo "Nova vojo al aŭtomata tradukado" estas en paĝoj 86-98.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361