2007-12-03

Kvazaŭ "Kial ci ne silentas?", el sia popolo!

La duan de decembro de 2007, la popolo de Venezuelo finfine diris "NE" al danĝeraj ŝangoj al la nacia konstitucio, proponitaj far la diktatoro Chavstro, kiuj donus eĉ pli da libera povo al li, alivorte, plimulto (kvankam ankoraŭ ne tre granda) el la popolo diris al li:
— Kial ci ne silentas?

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Blogger Markos diris ...

Vi nomas Chavez diktatoro, kvankam li estas demokratie elektita kaj reelektita ŝtatprezidanto. Kaj li sukcesis savi la venezuelan demokration kontraŭ puĉ-provo!

Mi verŝajne ankaŭ voĉdonus kontraŭ ĉi tiu konsituci-ŝanĝpropono; sed laŭ mi estas grandega trompo de la diversnaciaj amaskomunikiloj, ke ili ĉiam prisilentas certajn erojn de la propono (ekz-e la konstituciigon de certaj sociaj kaj edukaj servoj), dum ili ege emfazas aliajn erojn (ekz-e la eblecon reelekti la prezidanton kiom-ajn-ofte; strange nur ke neniu kontraŭas ke en la plej multaj eŭropaj demokratioj la registarestro povas esti reelektita kiom-ajn-ofte...). Laŭ mi do la amaskomunikiloj estas la pli grandaj trompantoj ol Chavez.

Mi preskaŭ certas ke dekstra prezidanto estus malpli bona por la venezuela popolo ol Chavez; tial mi tute ne povas aliĝi al la primitivaj insultoj kontraŭ li fare de multaj amaskomunikiloj kaj de multaj homoj, kiuj tro senkritike kredas la amaskomunikilojn.

12/03/2007 01:44:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

La difino de "dikatoro" havas neniun rilaton al la maniero kiel iu ŝtatestro estis elektita, sed al al absoluta povo kiun li havas aŭ klopodas havi ĉiel. Eco egege rimarkinda en Chavstro.

12/03/2007 03:17:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

La difino de "diktatoro" havas neniun rilaton al la maniero kiel iu ŝtatestro estis elektita, sed al al absoluta povo kiun li havas aŭ klopodas havi ĉiel. Eco egege rimarkinda en Chavstro.

12/03/2007 05:26:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361