2008-02-03

La protesto kontraŭ farc en la mondo

La dato de la tutmonda protesto kontraŭ farc estis la kvara de februaro de 2008 laŭ Kolombia dato, tamen ĉi-tiun blogaĵon mi komencis la trian, ĉar pro la tergloba hordiferenco la protestoj komenciĝis tiam en aliaj lokoj kiel Japanio.
La kolombia popolo, reprezentita far milionoj da kolombianoj, eliris en la urboj kolombiaj kaj eksterlandaj, por protesti kontraŭ la terorisma mortigistaro membaptata "farc", kaj por fornei la pretendon de tiu figrupo pri esti kvazaŭ "armeo de la kolombia popolo". Rimarkinda estis la fakto ke tiom da homoj -milionoj- marŝis en la stratoj kaj placoj kaj unuece kriis el la profundo de siaj koroj: "NE PLU FARC!, NE PLU FARC!, NE PLU FARC!", des pli rimarkinde ĉar tiam ne estis feritago sed labortago -lundo.
LA MANIFESTACIA POPOLAMASO KONTRAŬ FARC ESTIS, EPOKFARA, HISTORIFARA, ĜI ESTIS LA PLEJ GRANDA MANIFESTACIO EN LA TUTA HISTORIO DE KOLOMBIO.
La kolombia loĝantaro sola faris manifestacion kies grandon dezirus -sed ne atingos- iu ajn politikisto dum sia kampanjo.
Restas evidenta por la mondo -kaj espereble por la membroj de la krima grupo farc- ke ili havas nenion por fari en nia lando, ke ili kaj liaj murdigoj, ostaĝigoj, mensogoj, atakoj al vilaĝoj, narkotaĵtrafikado, ktp., estas ege malamataj, repelataj, abomenataj, komdamnataj, far la kolombianoj.
Jen eta montro pri kio okazis en diversaj lokoj:

Etiquetas: , ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi gratulas vin pro via bone organizita prezento; mi spektis multajn el la filmetoj. (La francujanoj plej aĉe fotis :))

Tiom da kunordigitaj manifestacioj kredebligas, ke iom post iom la progresinta mondo diras 'ne' al simplismaj ideologioj de ĉiuj specoj, kaj apogas fortan reziston al tiaj letalaj vestiĝoj de la pasinteco.

Ken

2/05/2008 12:07:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon pro via komentario, kara Ken.
La inciato estis tute "civila", ne "politika", de gejunuloj kiuj helpis sin de interreta teknologio: ĉio komencis per kreo de grupo en FaceBook la kvaran de Januaro. La grupo jam atingis -en unu monato- 271,797 membrojn (ĉi-momente), kaj per dissendado de retpoŝtaj mesaĝoj por kontakti kolombianojn disajn tra la mondo.

2/05/2008 12:18:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Espereble nun la anoj de FARC pli bone komprenas, ke kian lokon ili havas cxe la publika opinio. Multaj kaj multaj ne konsideras ilin kiel batalantoj por noblaj celoj sed fifarantaj teroristoj. Mi esperas, ke baldau problemoj en via lando solvigxu.

2/05/2008 02:15:00 p. m.  
Blogger RODRIGO diris ...

Saluton!!!!. Cxi raporto estas Bonega kaj ampleksa. EGE SUKCESA estis la marsxo KONTRUX LA la terorisma mortigistaro membaptata "farc".
Mi ankaux alportis eta opinio kontraux tiu grupo
Rodrigo

2/06/2008 09:30:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361