2008-03-04

Nanoteknologio televide

Mi estis invitata far ĵurnalistino de la Centro de Produktado de TV-programoj de la Instituto Teknologia Metropola de Medellín, universitato de mia urbo, por partopreni en televidprogramo diskoniga pri nanoteknologio.
Tiu televida centro universitata produktas programojn por regiona televidkanalo Telemedellín
Mia intervjuo por la programo estos videigita la venontan jaŭdon, 6a de marto, posttagmeze, en mia biblioteko.
Oni ankoraŭ ne informis min pri kiam la programo estos elsendata.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361