2008-03-01

FELIĈEGO EN KOLOMBIO ! Mortigita granda krimulo

Grandega krimulo

GRAVA ĈEFO DE LA MURDANTA, OSTAĜIGANTA, TERORISMA KAJ DRUGTRAFIKANTA GRUPO farc, PLEJ KONATA PER LA KROMNOMO "raul reyes" ESTIS MORTIGITA FAR LA KOLOMBIA ARMEO. LI MORTIS EN LA SUDO DE LA LANDO, LIMOJ KUN EKVADORO, KUNE KUN 16 MALPLI GRAVAJ KRIMKUNULOJ.

Li estas la plej grava membro de farc mortigita ĝis nun.
Mi dankas nian Armeon kaj gratulas al miaj kunnacianoj kolombiaj !!

Unu el unuaj fotoj ↑ pri la mortinto, kopiita el kolombia ĵurnalo El Tiempo

Etiquetas:

10 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kia dekstreco!

3/01/2008 07:01:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Mi kredas esti mi mem sufiĉe ignoranta pri la FARC, por opinii pri ĝi kaj via opinio. Sed mi pensas ke montri foton de la mortita homo kaj fasti morton je tia manierto estas ja vere malbona gusto.

3/02/2008 10:09:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kaj kiam li estis vivanta, li estis eĉ pli abomeninda ol mortinta.

[Necesas montri lin mortinta ĉar bedaŭrinde, almenaŭ en Kolombio ni scias ke kelkaj maldestruloj, ankoraŭ dubus ke li fakte estis mortigita. Ili estas tiaj ke nur konvinkigas vidinte la kadavron]

3/02/2008 11:19:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kiu rilato kun dekstremo aŭ maldekstremo ? Kial vi bezonas konvinki ĉiujn maldekstremulojn ? Ĉu vi tiel malrespektas homojn kiuj ne opinias same kiel vi ?

Aliflanke, mi RIFUZAS ĝoji pro la morto de homo, eĉ krimulo. Ekzistas tribunaloj. Juĝi homon ebligas nomi la viktimojn, omaĝi al ili, memorigi pri la leĝoj. Murdi krimulon simple signifas, ke estos neniu proceso. Montri foton de kadavro simple signifas, ke oni sentas sin prava, maldigne trakti akuzaton (ĉu li estu senkulpa aŭ monstre kulpa, ne temas pri tio). Ĉu ni atingu nivelon de krimuloj, ke ni faru la samon ?

Vi simple demonstras, ke nia civilizacio neniel evoluis. Kaj vi fieras pro tio !

Estas loko por ĉiuj. Sed foto de kadavro ne havas lokon ĉi tie. Nekredeble. Ne forgesu, ke vi estas membro de e-planedo, kaj multaj esperantistoj, inklude de INFANOJ, eble vidis tiun foton. Tial vi havas moralan devon, forigi ĝin, aŭ malaboni de e-planedo.

Salutas Mari-elen'

3/02/2008 02:30:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Mari-elen':
1- Vi ne konas la kolombiaj maldekstremuloj, ili NE KREDAS pri mortigo de iliaj "herooj", ni jam travivis tion plurfoje en Kolombio, ili unue kredas ke tio estas mensogo, kaj ili bezonas vidi la kadavron por konvinkiĝi.

2- Mi akceptas ke eble vi kaj aliaj ne ĝojas pri morto de ega krimulo. Tien vi kaj ili ili. Por mi la mondo, kaj mia land,o estas loko pli bona sen la homo kiu estis mortigita.

3- Viaj idelaloj pri evoluo estas tio: "idealoj". Fakte, vi iom pravas: Nia civilizacio ne evoluis en kelkaj aferoj. Rigardu multaj lokoj en la mondo: pleno da militoj ĉie ... Tio estas la realaĵo.

4- En la mondo ekzistas: ĉio, ĉiu kaj ĉiaj aferoj kaj okazintajoj: krimoj, perforto, sekso, pornografio, ... kaj ju pli progresas Interreto des pli da tio oni trovas en Interreto. Eĉ Vikipedio (almenaŭ la anglalingva) estas ampleksa fonto pri pornografio -ekzemple-. Infanoj nuntempe vidas ĉion en televido (eĉ en komercaj reklamoj) kaj Interreto. Beadŭrinde aŭ nebedaŭrinde, tiel estas, eĉ se ni volas ke ne estu tiel. Nuntempe ne ekzistas aparta mondo informa (cenzurita) por infanoj kaj por plenkreskuloj.

3/02/2008 05:46:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Luis, vi pensas kiom da kolombiaj maldekstremuloj rigardos vian blogon por certigxi ke tiu homo estas morta?

3/03/2008 09:42:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

LA MORTO KIEL POLITIKA SUKCESO

de Pascual Serrano en hispana jxurnalo "Público" (14 ventozo 216 = 3 marto 2008 = 24 safaro 1429 ktp.)

La kolombia registaro de Álvaro Uribe prezentis al la internacia komunumo kiel sukceson militan kaj politikan la morton, je la pasinta sabato, de 17 membroj de la gerilo FARC. Hieraux, la kolombia jxurnalo "El Tiempo", proprietajxo de la familio de la ministrejo pri Defendado, disvastigis en ekskluziveco, kiel trofeon, la foton de la kadavro de la numero du de tiu gerilo, Raúl Reyes.

La versio de Uribe estis ke la mortoj okazis dum batalo, kaj ke la gerilanoj forkuris al Ekvadora grundo kien la Armeo postkuris kaj finmortigis ilin.

La Ekvadora prezidanto, Rafael Correa, jam klarigis ke, post la sendo de ekvadoraj trupoj al la areo, oni trovis 15 kadavrojn, situantajn en kamparo itinera ne milite operacanta, nur movigxanta. Ankaux li diris ke la gerilanojn oni trovis en subvestoj kaj en pijxamo, do "oni masakris ilin de la aero dum ili dormis, post ke oni lokalizis ilin per plej moderna teknologio oferita de eksterlandaj potencoj".

La eventoj okazis je du kilometroj al la interno de Ekvadora tero, do la suverenecon de tiu lando oni rompis intence, unue tra la aero por bombi kaj poste sur tero por rikolti almenaux du kadavrojn.

*Sxlosila interparolanto*

Malgraux la alta hierarka nivelo de Raúl Reyes, numero du de FARC, lia milita funkcio estis senvalora kaj lia rolo cxiam estis sxlosila kiel interparolanto de la amikaj landoj por la sercxo de dialoga rimedo de la konflikto. Li rond-vojagxis tra Euxropo, kunsidante kun politikaj partiestroj, ecx la hispanaj, dum la interparoloj pacaj kun la Kolombia prezidanto, Andrés Pastrana, inter 1998 kaj 2002. Antauxe, li kunsidis kun reprezentantoj usonaj en Kostariko, en 1997.

Apud Reyes mortis la pasintan sabaton lia edzino Olga Marín kaj la muzikisto Julián Conrado, komponinta 15 diskojn en la tiel nomita "kultura fronto" de FARC, kaj ankaux partoprenis en la intertraktadoj porpacaj. Masakri tiujn homojn per bombi dum ili dormis estas la sukceso milita prezentata de Uribe.

En la lasta intervjuo kiun li konsentis, tri tagojn antaux sia morto, Raúl Reyes prezentis ke FARC "ne subestimas la balotan rimedon per granda koalicio" kaj oferis "sukcesi la krizon" kun registaro "kompromitigxanta pri intersxangxi kaptitojn kaj pri politikaj solvoj de la interna konflikto de la kolombianoj".

Tio estis ne nur paroloj; tri tagojn antauxe la gerilo liberigis sen kondicxoj kvar kaptitojn siajn. La analizisto kaj membro de la Komisiono Asesora pri Paco de la Kolombia Parlamento Carlos Lozano memorigis ke per Reyes "realigxis la kontaktoj de la faciligantoj kaj humanaj misioj en la sercxado de politikaj elirejoj de la Kolombia konflikto", kio malfaciligos al la amikaj landoj aux la internaciaj intertraktantoj trovi politikan elirejon.

Al tio aldonigxas la zorgo generita en la regiono fare de la Kolombia politiko disvastigi sian militon al la samlimaj landoj. La sabaton ili bombadis kaj invadis ekvadoran teritorion, kaj jam en decembro de 2004 [frimero-nivozo 213] sturma-tacxmento forkaptis en la cxefurbo de Venezuelo, Karakaso, la eksteran reprezentanton de la gerilo, Rodrigo Granda.

La masakro de la unua de marto estas plej malproksima de politika kaj milita sukceso. Gxi estas atako al ia ajn rimedo solvi la Kolombian konflikton kaj nova ekzemplo de la dangxero kuntrenita de Álvaro Uribe por la regiona stabileco, tiel kiel jam estas avertintaj la prezidantoj Rafael Correa kaj Hugo Chávez.

Karl' Enriko

3/03/2008 05:09:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Karl' Enriko, estas tre konata, ĉie en la mondo, la helpo, mona, politika, kaj ĉia kiun donas sinjoro chávez kaj sinjoro correa al la murdanta, ostaĝiganta, terorisma kaj drugtrafikanta grupo farc. Tion nun konfirmiĝas eĉ pli per dokumentoj de la komputiloj de "raul reyes" kaj krimkunuloj.

Krome, la anoj de tiu grupo farc estas tiel kovardaj ke ili faras siajn krimojn en Kolombio, kaj protektas sin per la kompanio de sendefendaj ostaĝoj aŭ fuĝante en landojn kiel Ekvadoro kaj Venezuelo kiuj havas registarojn krimkomplicaj.

Kial tiuj krimuloj ne liberigas ĉiujn siajn ostaĝojn anstataŭ havi ilin dum jaroj eĉ kun ĉenoj samkiel faris Hitlero?

Nia lando kaj la mondo estas pli bona loko sen "raul reyes". Tio ĝojigas nin kolombianojn. Tiu estas bela kaj utila mortigo!

3/03/2008 06:45:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Luis ne bezonas pardonpeti nek doni kialojn pro io ajn en sia blogo. La blogado estas libera aŭ ĝi estas nenio.

Se oni ne ŝatas ion en ies blogo, oni simple ne legu tiun blogon.

Ken

3/04/2008 09:59:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Pri la kompiceco de la nunaj registaroj de Ekvadoro kaj Venezuelo kun la murdanta, ostaĝiganta, terorisma kaj drugtrafikanta grupo farc: Pruvoj pri tio legeblas en dokumentoj trovitaj en komputilo de la murdisto konita kiel "raul reyes", kompreneble, en hispana lingvo, jen paĝo kun ligiloj al ili:
http://snurl.com/documentos

3/05/2008 03:27:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361