2008-04-28

Mia foresto kaj "Doctor Esperanto"

hispanlingva libro Doctor Esperanto Eble, kelkaj "regulaj" legantoj de tiu-ĉi blogo, rimarkis (ĉu bedaŭris? —mi estas tro optimisma—) ke mi ne skribis dum iom longa tempo; fine 21 tagoj. La kialo, krom mia dediĉo al progresigo de mia legado de la ampleksa libro de Penrose, ne estas ke mi forlasis nian karan lingvon. Mi laboras por Esperanto aliel: Finis mi legadon de libreto Doktor Esperanto (hispanlingva kvankam "doktor" ne estas hispanlingva vorto), libreto kiun mi menciis en pasinta blogero. Nu, mi pensas ke tiu verko estas agrabla legaĵo por hispanparolantoj, ke ĝi helpas koni la strebadon de Zamenhof por doni al la homaro tiun-ĉi mirindan komunikilon internacian, kaj ke ĝi meritas esti pli atingebla. Do, mi decidis meti tiun tekston en Interreto, pensante ke tio utilos por la aprezado de Esperanto kaj ties iniciatinto. Vidu mian opinion ĉi-rilate. Tamen, la elektronika skanado kaj karaktro-rekono ne estas kontentigaj ĉi-kaze, kaj tial mi tajpas la tekston kaj samtempe plibonigas iome la tipografian aspekton. Post kelkaj tagoj mi metos ĝin en interreton en PDF-formo. La bildo montrita ĉi-flanke estos la kovrilpaĝo de tiu elektronika eldono.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Salton! Mi volis simple diri, ke vi ja havas legantojn - almenau unu! Bondezirojn!

4/28/2008 11:54:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon, kara Hilary. La ekzisto de legantoj kuraĝigas skribanton.

5/01/2008 06:48:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361