2008-04-01

La homa vivo en tri minutoj

Héctor Ochoa CárdenasHodiaŭ mi deziras kunhavigi al miaj legantoj kantaĵon kiun mi tre ŝatas, verko de elstara kolombia komponisto Héctor Ochoa Cárdenas [pr: Ektor oĉOa kArdenas]. Temas pri "El Camino de la Vida" [esperantlingve: "La Vojo de l' Vivo"]. Sed, ne nur mi, taksas la valoron de tiu-ĉi eta verko, kelkaj homoj taksis ĝin kiel la plej bela kantaĵo kolombia de la 20a jarcento. Ĝia beleco kuŝas parte en la fakto ke ĝi mirinde sukcesas rakonti skize tutan homan vivon en nur tri minutoj. Mi esperas ke mia traduko de tiu kantaĵo en Esperanton ankaŭ sukcesu transdoni al internacia legantaro tian sencon, kian ni, hispankomprenantoj, ĝuas el la originala hispanligva versio. Beadŭrinde mi ankoraŭ ne havas la sonon de ĝia voĉkanto en Esperanto, tamen, ĉi-malsupre, post mia esperantlingva versio, mi aldonis ligilon al ĝia voĉkanto hispanligva (mp3) farita de grupo "Vino Blanco" ["vino blanka"], kaj esperas mi ke ĝi helpos vin imagi kiel oni kantus ĝin esperantlingve kun la muziko.

La Vojo de l'Vivo

Rapide kiel vento,
daŭre pasas
la tagoj kaj la noktoj
de infanaĝo;
Anĝelo la prizorgon
donacadas
dum siaj manoj kudras
la distancon.

Kaj poste venas jaroj
de juneco:
la ludoj, geamikoj,
la lernejo ...
l'animo jam difinas
personecon,
komenciĝas en kor'
subite la vartad'
de revo.

Ekfluas kiel granda font'
mieloj de l'unua am'.
Tuj flugi deziras l'anim'
kaj flugas al la fantazi'.
Kaj ni lernas ke doloro kaj gajeco
apartenas ja konstante al la vivo.

Kaj poste kiam ni jam du
serĉante saman ideal'
ekformas neston de la am',
ŝirmejon nomata la hejm',
Ni komencas novan fazon de la iro:
paro viro-virin' ligitaj per la fid'
kaj per la espero.

La fruktoj de l' kuniĝ'
benata Die
gajigas hejmon nun
per sia ĉeesto.
Kiun ni amus pli
ol la gefilojn?
Ili estas plilongiĝo
de la ekzisto.

Poste kiom da penoj
kaj sendormoj
por ke al gefiloj manku
ja nenion.
Por ke kiam kreskitaj
iru alten,
kaj ili gajnu plu
tiun feliĉon ja
tre deziratan.

Kaj poste ĉe ilia forir',
-eĉ kelkaj ne adiaŭas nin!-
malvarmo de tia solec'
frapadas nian koron tuj.

Estas tial
amatino
ke mi petas
ripete kaj ripet':
Se al mi venas oldec'
Vi restu apude.

Kanto hispanlingva

Etiquetas:

6.2914-75.5361