2008-03-16

Maŝino: Ĉu nova specio? Ĉu lukto inter specioj?

Jarojn antaŭe (1970-1980 proksimume), kiam mi kun amiko Manuel F. Hernández, kiel ŝatantoj de scienco, "filozofiis" pri cibernetiko kaj la estonteco de inteligentaj maŝinoj kaj robotoj, foje ekaperis ĉe nia babilado la koncepto ke tiaj maŝinoj estos la "nova specio", aŭ la "sekvanta specio" post la homo (posthoma specio).
Estas fakto, ĝenerale agnoskata, ke okazas lukto por supervivado inter specioj kiuj klopodas uzi unikan rimedon aŭ unikan teritorion. Do se pravas la koncepto pri maŝinoj, ne kiel simplaj iloj utilaj por homo, sed kiel specio, sencas la demando ĉu okazos lukto tia inter homaro kaj maŝinaro?
Por ke maŝinaro estu "vera" specio, verŝajne necesas ke maŝinoj estu aŭtonomaj, liberaj, memdecidivaj kaj ne plu submetitaj al homara volo. Do necesas ankoraŭ grandegaj progresoj en Artefarita Intelekto, por diri minimumon. Sed ĉu tio lasta estas vero, aŭ ne necesas aŭtonomeco, konscio kaj volo flanke de maŝinoj cele lukti por sia supervivado?
Eble surprize, tian lukton por supervivado jam maŝinoj komencis: Ekzemple kiam la homa agado, industrio, kaj la maŝinoj mem produktas poluaĵon, tre ofte tiu poluaĵo estas multe pli danĝera por la homaro (kaj ceteraj vivaĵoj) ol por la maŝinoj, do, kiel "specio" maŝino tiam havas avantaĝon super la homo por supervivi.
Jen alia, pli nuntempa, ekzemplo: Nun maŝinoj —tiel simplaj cibernetike kiel aŭtomobiloj— ekluktas kontraŭ la homaro por supervivado jene: La monda produktado de maizo kaj aliaj vegetaĵoj kiuj antaŭe estis dediĉitaj nur por nutrado de homo (kaj aliaj bestoj), nun havas alian merkaton allogan: produktado de fuelo por maŝinoj; tio estas "manĝaĵo" por maŝinoj. Do, eblas pensi ne malprave ke maŝinaro kaj homaro eniras en konkuradon por manĝaĵo, tio estas parto de lukto por supervivado inter la du specioj.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ŝajnas al mi, ke la bioniko estos intervena stadio inter la du "specioj" :) Tiel, se estos plena transformo, ĝi estos iompostioma.

Sed neniu evidento ĝis nun havebla konvinkas min, ke maŝino (qua maŝino) iam povos esti konscia.

Ken

3/16/2008 06:47:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

"Do se pravas la koncepto pri maŝinoj, ne kiel simplaj iloj utilaj por homo, sed kiel specio, sencas la demando ĉu okazos lukto tia inter homaro kaj maŝinaro?" Nun malfacile respondi. Sed maŝinoj ankoraŭ longe dependos de ni- homoj. Ni ĉiam povas malŝaltili maŝinon. Tial dume al ni ili ne estas timigaj. Plu ni rigardos.

3/07/2014 12:33:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361