2008-03-14

Vendreda humuro, matematika

La konatan aserton:
"Paralelaj rektoj renkontiĝas ĉe la infinito"
la humuristo hispana Jaume Perich kompletigis jene:
"Paralelaj rektoj renkontiĝas ĉe la infinito, ĉiuvespere je la 7h 30m"

kaj la sekvantan:
"La plej mallonga linio inter du punktoj estas la rekta linio"
li kompletigis jene:
"La plej mallonga linio inter du punktoj estas la rekta linio iranta malsupren"


En lerneja klaso pri matematiko:
Instruisto: "Petro, respondu rapide, kiom estas du plus du?"
Petro: "Kvin"
Instruisto: "Kiel vi povas esti tiel stulta?"
Petro: "Sed nu, kion vi volis ? ĉu rapideco aŭ ĉu ekzakteco?"

Alian tagon:
Instruisto: "... eltrovante X, ni atingas ke X = 3"
Petro: "Momenton! instruisto. Ĉu vi ne diris hieraŭ ke X estis 2?"

Alian tagon:
Instruisto: "Petro, kion vi povas diri pri elipsoj?"
Petro: "Ekzistas du tipoj de elipsoj: elipso de Suno kaj elipso de Luno"


"Cirklo estas fermita kurbo. Fermita eĉ dum labortagoj"


PARADOKSO:
"Ju pli da (fromaĝo) grujero, des pli da truoj,
kaj ju pli da truoj des malpli da grujero,
do: Ju pli da grujero des malpli da grujero!."

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Du vaskoj (konsiderataj ofte en ŝercoj kiel ekzemplo de fanfaroneco) eliras el ekzameno pri matematiko:
- Patxi, kiun rezulton vi havis en la dua demando?
- Infinito
- Ĉu tiom malmulte?

3/14/2008 05:09:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Tra du malsamaj punktoj, estas unu linio kaj nur unu... krom se la du punktoj ne estas bone vicigitaj.

Mi kredas, ke tion diris la franca humoristo Pierre Desproges.

3/15/2008 10:15:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361