2008-03-09

Krom jaro de lingvoj, de matematiko en Germanio

La jaro 2008, krom esti Internacia Jaro de la Lingvoj laŭ Unesko, en Germanio ankaŭ ĝi estas Jaro de Matematiko, ene de programado de la Germana Ministrejo pri Edukado kiu dediĉas unu jaron por progresiga kampanjo pri difinita scienca fako. Imitinda iniciato.

Etiquetas:

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ĉu vi rimarkas la vortludon? "Alles, was zählt" - paŭsaĵo de la angla "Everything that counts" [ĉio, kio nombras / ĉio, kio gravas]. La vortludo ne funkcias en E-o.

Ken

3/09/2008 10:23:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Ken:
Mi ne regas la germanan lingvon, sed antaŭ publikigi ĉi-tiun blogaĵon, mi uzis la automatan tradukilon de Google, por esplori la tradukon al angla kaj al franca lingvoj. Mi ne pensis pri tio, sed ja rimarkis la forigon de la komo en ambaŭ tradukoj.
Ankaŭ en hispana "TODO LO QUE CUENTA" signifas "Ĉio kio gravas", kavankam eblus ankoraŭ kompreni la sencon "Ĉio kio kalkulas".

3/10/2008 10:47:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Mi diris:
> "Ĉio kio kalkulas".
Pli precize:
"Ĉio kio nombras".

3/10/2008 10:51:00 a. m.  
Blogger zooplah diris ...

Mi memoras similajn klopodojn en Usono dum miaj infanaj jaroj. Usonaj infanoj supozeble ne sufiĉe komprenas la matematikon. Mi ankoraŭ ne komprenas ĝin, kaj mi havas altnivelajn matematikajn kursojn en altlernejo. Mia logiko, estas ne provi kompreni ĝin, sed nur provi fari laŭ ekzemploj.

3/11/2008 11:10:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361