2008-03-26

La kolombia sciencisto Manuel Elkin Patarroyo

Proksimume ekde la jaro 1980, la kolombia sciencisto Manuel Elkin Patarroyo prilaboradas novan metodon por fabriki vakcinojn per kemia sintezado, kaj ne laŭ la kutima metodo kiu baziĝas sur la organismoj kiuj kaŭzas la malsanojn kaj la korespondaj antigenoj de la imuniĝa respondo de la homa korpo.
Per tiu metodo, li kun sia filo Manuel Alfonso Patarroyo, kaj grupo de sciencesploristoj de la Fondaĵo Instituto de Imunologio de Kolombio kaj la Nacia Universitato de Kolombio, laboradis speciale pri kemie sintezita vakcino kontraŭ malario, malsano kiu ĉiujare infektas multajn milionojn da homoj kaj mortigas proksimume 2 milionojn el ili. La esploristaro de doktoro Patarroyo kompreneble, pro limoj en rimedoj, devas sin dediĉi al nur unu aŭ malmultaj malsanoj, tamen la malkovroj faritaj de ili kaj la procedoj desegnitaj kaj perfektigitaj far ili dum pli ol 20 jaroj por sintezi kemie novajn vakcinojn, aplikeblas ĝenerale al proksimume 500 malsanoj (malario, tuberculozo, aidoso, ...). Por la plimulto el tiuj malsanoj la homaro ankoraŭ ne havas vakcinojn.
Kvankam jam la laboro kaj sciencaj atingoj de doktoro Patarroyo ricevis antaŭe altan taksadon internacian kaj eĉ premiojn, kelkaj homoj ankoraŭ ne agnoskis la valoron de liaj atingoj (oni parolas eĉ pri oligopolaj havdeziroj de la grandaj farmaciaj kompanioj, sed mi ne konas detalojn pri tio).
Kompreneble, la perfektigo de efikaj kemiaj procedoj, kaj la plialtigo de efikeco de kemie sitezita vakcino kontraŭ malario postulis daŭran laboron dum tiuj jaroj. Feliĉe, nun la novaĵo estas la agnosko de la valoro de tiuj esploroj kaj atingoj far serioza scienca societo: la Amerika Kemia Societo, per publikigo de scienca artikolo far doktoro Patarroyo kaj lia filo en faka revuo (vidu ligilon malsupre) post okmonata ekzamenado far gravaj fakuloj pri kemio kaj infektaj malsanoj.
La kolombia sciencisto Manuel Elkin Patarroyo malfermas grandegan esperon pri ebleco fari vakcinojn de "nova generacio" kontraŭ multaj malsanoj, kaj tiel eviti la mortojn de mutaj homoj.

Ligiloj:

[En Esperanto] Manuel Elkin Patarroyo kaj sia vakcino kontraŭ malario

[Anglalingva] Resumo el scienca revuo Accounts of Chemical Research de artikolo: "Aperantaj Reguloj por Kemie Sintezitaj Vakcinoj Multantigenaj, Multstadiaj, bazitaj en Subunuaĵoj" ("Emerging Rules for Subunit-Based, Multiantigenic, Multistage Chemically Synthesized Vaccines")

[Anglalingva] Artikolo en Science Daily

Ekzistas hispanlingva intervjua kaj biografia libro pri M. E. Patarroyo:
Romero, F. "Manuel Elkin Patarroyo. Un Nuevo Continente de la Ciencia", eldonejo "El Navegante/Tercer Mundo", 256 paĝoj, ISBN 9586015661, Bogoto, 1994.
Pri la libro, hispanlingve

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Hola Soy Javier-Julio García Miravete, el biógrafo de Patarroyo en España. Te invito a mi página web www.vocesdeldesierto.es.

Mi libro se títula: "Patarroyo, pasión por la vida".

Un saludo. Javier

10/27/2009 03:55:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361