2008-05-04

Ĉu filozofiistoj tro "humanismaj"?

Tre ofte, ĉe mia nokta enlitiĝo, serĉas mi en la radio (kun ricevilo preskaŭ sama al tiu montrita supre) iun ajn kulturan programon por aŭskulti dum kelkaj minutoj antaŭ ekdormo. Hieraŭ nokte, en elsendo de universitata radiostacio mi aŭskultis paroladon inter du kleruloj de humanismaj fakoj, unu pli dediĉita al komunikado kaj literaturo, kun publikigitaj romanoj; la alia, elstara filozofiisto, specialisto pri latina kaj greka lingvoj. La temo estis pri "bestaroj", tre uzitaj en la mezepoko kiel plursignifaj simboloj. La programo apartenis al serio pri mezepoka kulturo ("Dialogo kun la mezepokuloj"), kaj ĝi estis interesa; tamen, proksime de la fino, ili parolis pri tiuj simboloj kaj iliaj samespecaj simboloj en la nuna okcidenta kulturo. La parolantoj pritraktis ilin kiel parto de kulturo alternativa antaŭ "la malsukceso de pozitivismo".

Tuj mi ekpensis ¿Ĉu pozitivismo vere "malsukcesis"? ¿Ĉu tiuj sinjoroj ne parolas tra radio, teknikaĵo filo de pozitivismo, scienco kaj tekniko?

Ofte mi rimarkas ke kleruloj de humanismaj fakoj, amikoj miaj, facilanime parolas pri malsukceso de kulturo tirita far pozitivisma mondrigardo.

Ja, la homaro frontas seriozajn problemojn, sed mi opinias ke tiuj problemoj estus eĉ pli seriozaj (ne malpli) sen la kontribuo de pozitivismo kiu enkondukis sciencon kaj teknikon; des pli ke iu ajn solvo de tiuj problemoj postulas sciencon kaj teknikon, sendpende de la kaŭzo de tiuj problemoj.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Blogger ĵeromo diris ...

antaŭ ol paroli pri ĝia sukceso aŭ malsukceso oni cetere akordiĝu pri la senco de "pozitivismo". por mi ĝi estas aparta filozofia skolo el la 19a jarcento, sufiĉe sciencokultema sed ne inventinta radion. pli ĝenerale pozitivismo emas rigardi metafizikon kiel vanan, kaj science pruvitajn faktojn kiel sole validajn -- sufiĉe stranga afero...

5/04/2008 03:49:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Historie, ne veras laŭ mi ke la pozitivismo enkondukis la sciencon, sed inverse, la scienco enkondukis la pozitivismon.

Tamen Ĵeromo pravas -- multo dependas de tio, kiel oni difinas sian pozitivismon. Laŭ iuj difinoj pozitivismaj filozofioj "sukcesis"; laŭ aliaj difinoj ili "ne sukcesis".

Eblas sekvi Popper: ni klare distingu inter scienco kaj nescienco, sed ni ne pretendu ke nur sciencaj asertoj povas esprimi veron.

Ken

5/08/2008 07:58:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361