2008-06-14

Taŭtogramo

Taŭtogramo estas skribaĵo (rakonto, eseo, poemo, demando, respondo,... ktp.) kiu uzas nur vortojn komencantajn per unu sama litero, jen du ekzemploj:

Malfeliĉa Mikaelo

Marde malfrue magistro Mikaelo manĝis montrante memfidan mienon, maĉis multajn molajn maturajn morkelojn marinitajn, mucidajn, malantaŭ mi, malgraŭ mia mokema malaprobo. Mi mem miris momente —meditis mense: milda manĝaĵo? mensogo! misa manĝaĵo, malica; minacas maligna malbonaĵo!. Merkrede matene montriĝis malsano: Mikaelo muĝis, murmuris mallaŭte ... mutiĝis, marasmo manifestiĝis, mankis memstaro, Mikaelo malleviĝis, mortis!; Murdemaj morkeloj!, monstre mizera morto; mortinta menciinda Mikaelo meritas majestan maŭzoleon marmoran, mumiigon, maksimuman memoron mondan.

Vera verkisto

Vendrede vespere, Vladimiro, virta viro, vicigis vortojn verkante verse. Vi vidos varmecajn, vervajn, viglajn versojn. Vanta viro? -valora verkisto. Vakua verkaro? -Vladimiro volonte "vartas" versojn vastege: volumojn!: Vana, velkinta verkado? -valida, vitala voĉo.

En Kolombio, ni havas verkiston kiu majstrece regas tian skribadon, kompreneble en la hispana (kastilia) lingvo, li estas Mauricio Reyes Posada. Li verkas, tiamaniere, multajn kontentige longajn rakontojn plenajn de senco kaj humuro.

La verkado de taŭtogramoj estas bona ekzerco por praktiki la lingvon lernante vortojn ĉar ofte oni devas serĉi en vortaro; do, tial mi proponas al uzantoj de Esperanto, klopodu verki kiel eble plej longan kaj plensencan rakonton en taŭtogramo. Volas vi verki?

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger RODRIGO diris ...

Saluton amiko(J), versxajne, tre bona amuzajxo kaj maniero ekzerci kaj la verkado kaj la prononcado!!. Rodrigo R.

6/15/2008 11:30:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361