2008-06-18

Aviadiloj post nafto

Kio okazos al aviado kiam nafto estos historio?

La serioza "kalkano de Aĥilo" de aviado estas ĝia dependo de nafto.

Kiam nafto elcerpiĝos el la tero, aŭ —eble antaŭ ol tiam— kiam ĝi estos troege multekosta, la surterajn kaj subterajn veturilojn estos "relative facile" transformi el nafto-dependaj al elektraj baterioj (jam ekzistas tiaj veturiloj), aŭ al hidrogen-bazitaj fuelpiloj; simile okazas pri marŝipoj kaj submarŝipoj (atomenergio jam uzatas); tamen, mi ankoraŭ ne konceptas kiamaniere, en sen-nafta, sen-petrola epoko, impulsos sin granda aviadilo de pasaĝeroj aŭ de ŝarĝo, aŭ rapidega militaviadilo.

Etiquetas:

6 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi povas koncepti, ke antaŭ elĉerpo de nafto sufiĉa por haltigi aviadon, aviado servos precipe turismon. Komercaj flugoj ne necesos en mondo kelkoble pli kunligita eĉ ol nun per nova komunika teknologio.

Espereble tiuj landoj, kiuj multe dependas de turismo, trovos alternativajn ekonomiajn bazojn.

Ken

6/18/2008 03:34:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Vi konfuze komparas nafton kaj baterioj, dum baterio nur portas energion, kaj mem ne estas fonto da energio. La elektro devenas el centralo, kiu ofte ankaŭ uzas nafton -- sed ankaŭ nuklea energio, kiun mi subtenas.

Laŭ mi estus bona ideo denove ekuzi "zepelinoj", mi supozas ke oni facile povus uzi elektrikan motoron, eble eĉ kun sunenergio supre sur la zepelino! Sed, tio kompreneble estos ege malpi rapida ol la nuna flugado.

6/18/2008 05:20:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Andreas, tamen, ne ĉiu elektra energio venas el centralo. La kemia reago interne de pilo (baterio) produktas elektran energion.
Zepelino, ja; sed, ekzemple, ĝi ne utilos kvazaŭ militaviadilo.

6/18/2008 08:11:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Mi pensas, ke ankorau eblas turni helicon pere de elektra energio. Antau jxetoj tie estis helicpusxitaj aviadiloj (eble ne tiom rapidaj sed ankorau funkciantaj).

Cetere por fari jxetojn nur necesas varmigi aeron per iu fonto de energio (nun nafto). Eble en estonteco oni povas varmigi aeron en turbinoj de jxetoj pere de elektra energio au hidrogeno (au ecx pli malgrandaj nukleaj energifontoj).

6/18/2008 08:23:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Por aviadiloj pelitaj per nuklea energio rigardu cxi tien. Ankau se vi sercxos per la esprimo (nuclear propulsion aircraft) sur google vi trovos aliajn fontojn. En Vikipedio ekzistas anglalingva artikolo pri la afero.

6/18/2008 09:19:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon, kara Beĉjo pro via opinio kaj ligilon. Interese konsiderinda la ĵeton vermigitan per hidrogeno aŭ nuklea energio —pri kiuj mi ne sciis. Mi opinias ke fine, la definitiva solvo pri enegia fonto eble estas nuklea (fisio/fuzio, plej rekte el E = mc²), tamen la problemo de nedizirinda radiado estas nepre solvenda. Eĉ nafto devenas el vivintaĵoj kiuj divolviĝis pratempe dank'al sunenergio kiu devenas el fuzio: do, nafto estas tre malproksime el la origina (E = mc²)-fonto.

6/19/2008 10:42:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361