2008-06-21

Pri "se estus okazinta ..."

La "paradokso" estas nur konflikto inter realaĵo kaj via sento pri kio realaĵo "devus esti"

[1] Petro Ajna estas homo kiu dum multaj jaroj ĉiusemajne aĉetadas loteribileton, ĉiam samnumeran: 1017240. Tamen, same persiste kaj obstine kiel lia vetado, bonsorto ankoraŭ persiste kaj obstine rifuzadis gajnigi lin. Nu, la ĵuspasintan semajnon li forgesis aĉeti la bileton, kaj ... ho! precize tiusemajne la gajninta numero estis ...(vi divenis): 1017240. Do, tute espereble, Petro pensas kaj diras: "Ho! ve! se mi estus aĉetinta mian bileton, nun mi estus riĉulo!".

Okazintaĵoj —kaj diraĵoj— kiel tiu-ĉi rakontita estas tro oftaj. Jen alia ekzemplo:

[2] Aviadilakcidento mortiga dum flugo en kiu iu "Petro" estis supozita flugi sed ĵus antaŭfluge -pro iu kaŭzo- li devis sanĝi flugon, aviadilon, kaj li ŝajne "savis" sin (aŭ "dio"/"sorto"... savis lin): "se mi estus pasaĝero en tiu flugo nun mi estus mortinta".

Miaopinie, tiaj oftaj rezonadoj estas sensencaĵoj, kvazaŭ vortludoj. Konsideru ni la rakonton pri la loterio: Ne ekzistas implico kaŭzo-efiko:

(Petro aĉetas 1017240) ⇒ (1017240 gajnas)

Eĉ male, ĉar kiam Petro aĉetadis tiun numeron, la numero ne gajnis, almenaŭ statistike estus pli laŭdinda la kontraŭa konkludo:

(Petro aĉetas 1017240) ⇒ ¬(1017240 gajnas)

Fakte, kio okazis, do la "reala universo", estas tiu en kiu Petro ne aĉetis bileton. La supozo "Se Petro estus aĉetinta bileton" temas pri hipoteza, imagita, ne-reala universo; kaj nenio povas pravigi la kredon ke en tiu (ne-reala) universo la gajnunta numero estus 1017240. Nenio pravigas ke se mi ŝanĝas ion de la universo ("Petro ne aĉetis" → "Petro aĉetis") la cetero de la universo (ekzemple: la gajninta numero) restus egala al tiu de la reala universo. Se oni imagas universon kiu diferenciĝas pri io ajn disde la reala universo, tiu imagita universo estas tute alia universo pri kiu oni ne certas kiel ĝi estus (pro konektoj kaŭzo-efiko: Kio alia sanĝiĝis en tiu universo por kaŭzi ke "Petro aĉetis"?... Kaj kio antaŭa, siavice, kaŭzis tiun kaŭzon ...).

Rilate la duan ekzemplon: Ne ekzistas implico kaŭzo-efiko:

(Petro flugas en aviadilo A) ⇒ (aviadilo A frakasiĝas)

Eĉ male, ĉar kiam Petro veturis en iu aviadilo, ĝi ne frakasiĝis, almenaŭ statistike estus pli laŭdinda la kontraŭa konkludo:

(Petro flugas en aviadilo A) ⇒ ¬(aviadilo A frakasiĝas)

En la imagita universo en kiu "Petro flugis en la katastrofa aviadilo", samprave kiel supozi ke "la akcidento okazis" estas supozi ke en tiu universo la homoj estas verdaj, la maroj konsistas el alkoholo, ktp. ... io ajn. [Krome, la demando: -Kial en la reala universo "dio" mortigis tiom da bonaj pasaĝeroj kaj "savis" Petron?, tio estas alia diskutendaĵo, por alia blogero].

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361