2008-07-11

Vendreda humuro: Ĝemeloj

Antaŭe, mi ofte dediĉis la vendredajn blogaĵojn por humuro: "vendreda humuro". Hodiaŭ mi reprenas tian kutimon:

La edzino ĵus naskis ĝemelojn. Do, la patro diris al la alia fileto de la paro:
— Petu al via intruistino ke bonvole permesu al vi ne ĉeesti la lernejon morgaŭ ĉar via patrino ĵus havis du bebojn.
... ... ...
Kiam la infaneto alvenis hejmen el la lernejo, ekestas dialogo inter la patro kaj sia fileto:
— Ĉu vi parolis kun via instruistino?
— Ja!, mi diris al ŝi ke permesu al mi ne ĉeesti la lernejon morgaŭ ĉar panjo ĵus havis unu bebon.
— Sed, ... kial vi ne rakontis ke estis du ĝemeloj?
— Nu, mi lasis la ceteran bebon por la venonta semajno.

Etiquetas:

6.2914-75.5361