2008-07-24

Kvazaŭ el la persona poŝo de Hugo Chávez

Mi miras pri la rimarkinda facileco kun kiu s-ro Hugo Chávez Frías povas elspezi la nacian venezuelan monon en eksterajn landojn kaj en terorismajn grupojn kiel FARC kaj ETA, por siaj personaj interesoj, kaj la facilecon kun kiu li iras aĉeti armilojn. Li tutfacile elspezas la nacian monon kvazaŭ se ĝi estus mono el sia propra poŝo.
Kial mi miras? Tio estas des pli rimarkinda se oni kontraŭstaras tion kun kio okazas en normala demokratio, kie por la registaro neniel estas tiel facile fari similajn elspezojn. Mi ne parolas pri la monkvanto —ega ricaĵo el petrolo—, sed pri la kontrolaj instancoj kiuj normale devas ekzameni, debati, kaj aprobi aŭ malaprobi la celon kaj kvantojn de la elspezoj de la registaro, kaj tio aldone al la kritika ekzamenado far la partioj oponantaj al la registaro, kiuj ekzistas en normala demokratio.
Kaj pri la apogo al terorismaj grupoj, li kaj liaj lakeeskaj kvazaŭfiloj" publike, senhonte, kontraŭas perforte la Rezolucion 1373 de 2001 de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

Etiquetas: ,

4 Komentoj:

Blogger Martha Colmenares diris ...

Muy buena tu composición, ¡como quisiera poder leerte!.
Saludos, Martha
Voy a incluirte en mis enlaces si me lo permites.

7/24/2008 04:27:00 p. m.  
Blogger redpetre diris ...

Kial mi miras? Tio estas des pli rimarkinda se oni kontraŭstaras tion kun kio okazas en normala demokratio, kie por la registaro neniel estas tiel facile fari similajn elspezojn

7/25/2008 04:53:00 a. m.  
Blogger Ant diris ...

Mi povas traduki la 2 signojn en la foto.
La signo super lia kapo diras:
"Ni vendas bataliloj"

kaj la signo maldektre diras:
Malaltaj prezoj

7/25/2008 06:15:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Korekte, Ant !
Mi nur scias kelkajn vortojn de rusa lingvo. Mi atingis la tekstojn por la bildo pere de komputila tradukprogramo (unue mi uzis la programon angle-rusen, kaj poste iome kontrolis ĉu la signifo taŭgis per traduko ruse-hispanen).

7/25/2008 03:48:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361