2008-07-18

Vendreda humuro: pliaj anekdotoj


El anekdotaro pri kiu mi jam skribis antaŭe (vidu: [1] k [2]), hodiaŭ mi prezentas du pliajn el la plej etaj:

La hartondado

Iun tagon la ĉefo pri planado eliris el sia oficejo por fari etan demarŝon proksime de la kompania sidejo. Post iom da piedirado li renkontis inĝenieron, de kiu li estis ĉefo, kiu piediris revenante al la sidejo, kaj ili havis jenan dialogon:
— El kie vi venas? — demandis la ĉefo.
— Mi estis tondigante mian hararon.
— Ĉu dum labor-horoj?
— Kaj... ĉu dum labor-horoj mia hararo ne kreskas? — respondis la inĝeniero.

Jam ĉiuj eliris

Ĉefo Manŭelo havis kutimon aranĝi la kunsidojn kun siaj subuloj inĝenieroj post la lasta labor-horo semajna: vendrede je la 6:00 ptm. Iun vendredon li tiel aranĝis kun Petro. La inĝeniero Petro alvenis akurate, sed li devis atendi ekster la oficejo ĉar Manŭelo kunsidis kun alia persono. Petro atendis kaj atendis ... sed Manŭelo ne pasigis lin. Post longa atendado, Petro sentis kapdoloron, kaj revenis al sia kubiklo (ĉeloficejo) por atendi tie la vokon de sia ĉefo; li sidiĝis ĉe sia skribotablo, ripozigis sian kapon, kaj iom post iom ekdormis ...
... Subite Petro aŭdis la voĉon de sia ŝoforo:
— Inĝeniero, ĉu vi ankoraŭ restos ĉi-tie longe? Mi devas ellitiĝi frue por porti mian edzinon al superbazaro.
— ... Eh? ... Ne, mi restos nur minuton ... mi atendas ke Manŭelo pasigu min.
— Kiel? Estas la unua horo matene! jam ĉiuj eliris!

Etiquetas:

6.2914-75.5361