2008-07-19

Mia venonta prelego: Tri gravaj fizikistoj

En mia lasta prelego de la oka de julio, ŝajnas ke mi estis sukcesa resumi en unu sola prezento la gravaĵojn kaj rilatojn de la vivo kaj verko de kvar matematikistoj, tiamaniere ke nun la scienca direktoro de la planetario invitis min por fari similan, ankaŭ por ĝenerala publiko, sed venontfoje pri la vivo de tri "Grandaj Fizikistoj". Tiuj selektitaj estas Max Planck, Albert Einstein kaj Richard Feynman.
Kiel kelkaj regulaj legantoj de tiu-ĉi blogo (se tiaj uloj ekzistas) eble rememoras, mi jam faris apartajn prelegojn pri Einstein kaj pri Feynman; do, mia tasko estas nun selekti la priparolindaĵojn el tiuj du prelegoj, aldoni la temon pri Planck (pri kiu mi iam blogis okaze de lia naska datreveno), kaj rimarkigi la rilatojn inter la verkoj de ĉi-tiuj tri fizikistoj por "rondigi" la prelegon kiel unuecan tutaĵon.
La prelego okazos la kvaran de septembro.
Antaŭe de tiu prelego, la direktoro mem prelegos pri tri "Gravaj Astronomiistoj".

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361