2008-07-27

Ludaĵo "skorpio" en futbalo

Mi ne estas amanto de futbalo (nek de sportoj, ĝenerale); tamen, kiam multaj spertuloj pri iu ajn fako elektas ion kiel speciale rimarkinda en tiu fako, eble tio rigardindas.
Ĉi-foje temas pri ludaĵo de futbalo farita de kolombia futbalisto René Higuita [Pr: renE igIta] okazinta dum matĉo inter Anglujo kaj Kolombio en 1995 (en Wembley). Pro la sterniĝo de la ludanto kaj fleksio malantaŭen de liaj kruroj, la movaĵon oni nomas "skorpio". Jen video el "YouTube"↓:

Poste, tian "frenezulan" ludaĵon kopiis aliaj futbalistoj: Ligilo

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger Tonyo diris ...

Kvankam ankaŭ ne futbalema, mi ja memoras pri Higuita. Ĉu li estis genia aŭ freneza? Probable ambaŭ.

Futbalo estus mirinda sporto kaj mirinda spektaklo se ĝi ne kromhavus tiom da malagrablaj kromtrajtoj.

7/27/2008 05:10:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361