2008-08-04

4-a de aŭgusto: Naskotago de W. R. Hamilton

William Rowan HamiltonWilliam Rowan Hamilton estis matematikisto naskita la 4-an de Aŭgusto de 1805, en Dublin, Irlando. Li estis mirinfano, precipe pri lingvoj: kiam li estis 9-jara knabo jam li estis lerninta 13 lingvojn. Li estis elstara matematikisto, kaj laboris aktive en tiu-ĉi fako ĝis sia morto, kiun kaŭzis podagro la 2-an de septembro de 1865. Mallonga tempo antaŭ sia morto, li ekestis membro de la usona Nacia Akademio de Sciencoj, ĝia unua akademiano el eksterlando.
La tri plej konataj kontribuaĵoj de W. R. Hamilton al matematiko estas: La hamiltona funkcio, la teorio pri kvaternioj, kaj la hamiltona grafeo. Jen etaj klarigoj:
La hamiltona funkcio, sur kiu baziĝas la hamiltona dinamiko, esprimas la tutan energion de iu sistemo funkcie de pozicio kaj movokvanto (ne funkcie de forto kiel en la mekaniko de Isaac Newton).
La kvaternioj estas etendiĝo de kompleksaj nombroj, kio devigis, por ĝia invento en 1843, kontraŭstari la tradician kaj "evidentan" komutecon en algebro (la propreco ab = ba pri negraveco de la ordo en multipliko). Eric Temple Bell, konata verkisto pri historio de matematiko, konsideris tiun neon de komuteco, kiel "liberigo" de algebro naskonta nekomutajn variantojn, tiel revolucia en 1843, kiel la neo de la eŭklida postulato pri paraleloj, kiu liberigis la geometrion por ebligi la naskon de neeŭklidaj geometrioj.
Hamiltona grafeo estas grafeo kiu posedas vojon (sinsekvo de eĝoj) por viziti ĉiun verticon unu fojon. Tiu sinsekvo de eĝoj estas nomata hamiltona cirkvito.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361