2008-07-28

Memoro de homo, memoro de komputilo

Ĝis la pasinta jaro, mi instruis pri artefarita inteligenteco. Iun tagon studento starigis al mi komparon pri kiu, sincere, mi antaŭe ne pensis:
En komputilo (esperinda artefarita "inteligentulo" estonta) ekzistas limigita kvanto da memoro (mezurebla ekzemple en gigabajtoj), do, ju pli da datumoj oni metas en ĝin, des malpli da spaco restas por pli da datumoj. Nia homa memoro aspektas male, ĉar ju pli da konitaĵoj oni havas en sia menso, des pli facile lernas oni novajn konitaĵojn, akiras pli da datumoj!.
Tiu observaĵo, vere pensigis min tiam. Mi pensas ke ekzistas du kialoj por tiu ŝajna kontraŭdiro:

  1. Ankaŭ la homa (aŭ biologia) memorujo devas esti limigita, pro la limigita grando de la cerbo. Nu, ŝajnas ke tiu grando estas tre ampleksa, sed limo ja devas ekzisti. Ĉiu datumo devas —ankaŭ en biologia cerbo kiel en komputilo— havi ian reprezentaĵon fizikan kiu devas okupi spacon. Nur la efikeco de ĝia fizika reprezento (molekula, atoma, ...) ŝajnigas ke la enhaveblo de la homo memorujo estas kvazaŭ senlima. Neniam oni sentas: "Tiun plian konitaĵon jam ne eblas enmeti en mian memorujon, ne estas loko!".
    Ankaŭ, ni ne forgesu forgeson: Ŝajnas ke konstante ni —senkonscie pri tiu-ĉi procezo— forgesas (kvazaŭ forviŝas) datumojn; do, eble tio liberigas spacon (molekulojn, atomojn ...) por reprezenti novajn datumojn, kontribuante tiel a la ŝajna neelĉerpebleco de nia memorujo.
     
  2. Kvankam ekzistas teknologioj pri "asociivaj memorujoj", en kiu unu datumo utilas por elvoki aliajn datumojn asociitaj al ĝi, tamen la kutima memorujo de komputilo ne estas bazita sur asociigo inter datumoj sed sur "adresoj": Por elvoki datumon necesas scii la "adreson" en la memorujo kie tiu datumo estas reprezentata. Malsimile, la homa memoro profitas asociojn inter konitaĵoj kaj akirota konataĵo por plifaciligi la akiron; tial validas la aserto de mia studento: "... ju pli da konitaĵoj oni havas en sia menso, des pli facile lernas oni novajn konitaĵojn".

Mi nun skribas pri ĉi-tio ĉar spertis mi lastatempe ekzemplon de tiu fenomeno: Semajnojn antaŭe, dum pretigo de prelego pri gravaj matematikistoj, mi lernis:
Euler, solvante problemon pri pontoj de urbo Königsberg, naskis grafeteorion. Urbo Königsberg poste nomiĝis urbo Kaliningrado. Famulo naskita en Königsberg estis la filozofiisto Kant. Ekzemplo de grafeo estas elektra cirkvito, pri kiu fizikisto Kirchhoff trovis leĝojn.
Tiujn rilatojn el mia memorujo mi reprezentas grafike:

Nu, hieraŭ, legante pri historio de kvantuma mekaniko, mi eklernis ke Kirchhoff naskiĝis en Königsberg. Ĉi tio surprizis min ĉar tio faras ke tiu fizikisto estu pli ligita al grafeoj, en mia menso, ol nur per la elektraj cirkvitoj: Li ankaŭ ligiĝas pro esti naskita en urbo kiu iel "originis" grafeteorion. Do, en mia memorujo aldoniĝis alia rilato aŭ asocio:

Tio estas ekzemplo de kiel la homa memoro utiligas, kaj eĉ bezonas, asociojn, rilatojn, kunteksto, por kompletigi siajn modelojn pri la mondo. Mi diras "eĉ bezonas" ĉar malfacile oni lernas disajn, apartajn, datumojn.

Do, por ke artefarita/maŝina memoro funkciu komparinde al homa memoro oni devas prilabori ne nur laŭ la menciita rimarko 1 (grandigi la efikecon de ĝia fizika reprezento: molekula, atoma, ...), sed ankaŭ laŭ la punkto 2: esplori, disvolvi kaj ekspluati asociivajn memorujojn, en kiu ĉiu nova datumo alkroĉiĝos pli forte per siaj asocioj kun antaŭekzistantaj memoraĵoj.

Interese: Tute aparte de ke la ekzemplo rilatas al grafeoj —ĝi povus esti pri io ajn alia—, la taŭga grafika reprezento pri konitaĵoj kaj iliaj interrilatoj estas ĝi mem grafeo. Mi ŝatas tiun-ĉi matematikan estaĵon.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361