2008-08-28

Kolombio uzos Eŭropan televidan normon

La Nacia Komisiono pri Televido de Kolombio, hodiaŭ decidis kiun normon, el inter pluraj (ATSC, ISDB-T, DVB-T, DTMB), mia lando uzos rilate ciferecan televidon surteran, por iompostiome anstataŭi nian analogan (usonan NTSC) sistemon, dum la venontaj dek jaroj.
La normo ĵus selektita estas la eŭropa DVB-T.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361