2008-08-22

Citaĵo

"Nova scienca vero triumfas ne pro tio, ke ĝi konvinkas siajn oponantojn kaj vidigas al ili la lumon, sed ĉar eventuale la oponantoj mortas, kaj nova generacio kreskas kiu estas familiara kun ĝi".
— Max Planck

Tion oni povas kompreni kiel esprimo (nu, iomete troiga) pri la malfacilo kiun oni havas por akcepti novan "veron", precipe se ĝi iel kontraŭas onian filozofion aŭ kosmo-rigardon (foje, antaŭjuĝojn). Necesas atendi novan generacion kiu denaske kreskas kun la nova "vero" kiel parto de sia kosmo-rigardo, kaj iel kongruigas tiun veron kun sia filozofio kaj (kal ne?) kun propraj novaj antaŭjuĝoj.
Tiurilataj ekzemploj pri antaŭa kaj nova generacioj estas tre rimarkindaj okaze de la enkonduko de kvantuma fiziko, kaj ankaŭ okaze de la enkonduko de la relativeca teorio.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361