2008-08-12

12-a de aŭgusto: Naskotaga datreveno de Schrödinger

Erwin SchrödingerLa 12-an de aŭgusto de la jaro en kiu Ludoviko Zamenhof publikigis la unuan lernolibron pri La Internacia Lingvo, kaj en la sama urbo kie li studis oftalmologion kaj kie li mortis, naskiĝis Erwin Schrödinger, kiu fariĝis fizikisto, fama pro sia enkonduko, en 1926, de onda formularo por la kvantuma mekaniko, mekaniko kiu havis tiam nur matrican formularon farita de Werner Heisenberg. Por tio Schrödinger utiligis la formulon de Hamilton pri energio. Dek ses jarojn poste, Richard Feynman formulis kvantuman fizikon baziĝante sur formulo de J. L. Lagrange por energio anstataŭ hamiltona funkcio.
Schrödinger doktoriĝis pri fiziko en 1910, kaj ricevis, kune kun P. A. M. Dirac, la Nobel-premion pri fiziko en 1933. Dum la unua mondmilito li estis oficiro pri artilerio, kaj tiame lin ekinteresis la Teorio pri Ĝenerala Relativeco kaj ĝia pritrakto de gravito, pri kio li publikigis poste plurajn laboraĵojn, same ol aliajn pri relativeca kosmologio. Krom fiziko li havis aliajn interesiĝojn, inkluzive filozofion, pri kio li entuziasmiĝis koninte la verkon de Schopenhauer, kaj pri kio li pensis dediĉiĝi pli intense dum sia vivo.
Krom el Einstein, plej grandaj influoj en la prifizikan penson de Schrödinger estis el Louis de Broglie kaj el Ludwig Boltzmann; pri ĉi-lasta Schrödinger diris eĉ: "Nenio ŝajnas al mi tiom grava en fiziko kiel la scio de Boltzmann".
En 1940 li verkis libron Was ist Leben? - Die lebende Zelle mit den Augen des Physikers betrachtet [≈ Kio estas Vivo? - La vivanta ĉelo ekzamenata far okuloj de fizikisto], verko antaŭvidanta pri fiziko-kemio, kiu influis por ke, post la dua mondmilito, pluraj fizikistoj dediĉu sin al molekula biologio; inter ili estis Francis Crick, tiame trovonta la strukturon de DNA.
Schrödinger mortis en sia naskiĝurbo la 4-an de januaro de 1961.
Kvankam Schrödinger kontribuis al disvolvo de kvantuma mekaniko, li apartenis iasence al "malnova skolo" filozofia, kaj disvolvis sian ondan mekanikon kun la espero fari la pason disde klasika fiziko al la fenomenoj de la nova fiziko pli komprenebla (kiel la paso disde la geometria optiko de liniaj radiaĵoj al la optiko de elektromagnetaj ondoj), ne kiel la metodo de Heisenberg; tamen, sia interpreto de siaj propraj ekvacioj montriĝis poste ne adekvata: Li mem, aparte Wolfgang Pauli kaj aparte Paul Dirac, ĉiuj montris ke la pritraktoj de Schrödinger kaj de Heisenberg —ŝajne tre malsamaj— estis ekvivalentaj, kaj krome, Max Born interpretis la ondojn de Schrödinger kiel reprezento de probableco. Schrödinger rifuzis akcepti la esencan rolon de hazardo kaj de la observanto/mezuranto en la tiame formiĝana kvantuma fiziko, roloj akceptitaj far la "kopenhaga interpreto", tipa de Niels Bohr kaj Max Born. Li eĉ diris: "Mi ne ŝatas ĝin, kaj deziras ke mi estus havinta nenian rilaton kun ĝi". Al "malnova skolo" ankaŭ apartenis Albert Einstein ("Mi neniam kredos, ke Dio ludas je ĵetkuboj pri la mondo"), kaj eĉ Max Plack kiu mem enkondukis la "kvantuman" (nekontinuecan) koncepton por energio, faris tion unue nur kiel "formala" solvo al radiado de nigra korpo, ne kiel ia "realaĵo".

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361