2008-09-05

Mia venonta prelego: Partiklaj Akceliloj

Hieraŭ, 4a de septembro, kiel planite, mi prelegis por ĝenerala publiko pri tri gravaj fizikistoj: Planck, Einstein kaj Feynman.
Ankaŭ hieraŭ estis planita mia venonta prelego tie, kiu okazos la 8an de oktobro, pri partiklaj akceliloj kaj speciale pri la Granda Hadrona Koliziigilo. Tiu prelego, kune kun alia far la scienca direktoro de la planetario —kiu temos pri gravaj teleskopoj— formos paron titolitan "Esplorante la Universon de Supro al Malsupro", por celebri datrevenan semajnon de la urba planetario, kiu estis inaŭgurita la 10an de oktobro de 1984.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361