2008-09-14

Forko kiel anteno

Hodiaŭ dimanĉe mi ellitiĝis tro malfrue. Dum mia matenmanĝo, kiel mi kutimas, mi aŭdis radion. Anstataŭ radiostacion de amplitudo modulita (AM) kiel ĉiam, hodiaŭ mi aŭskultis radiostacion de frekvenco modulita (FM), kie mi trovis pli interesan programon. Tamen, la malnova radioaparato jam perdis sian antenon, kio estas multege pli necesa por la frekvencoj uzitaj en FM ol por tiuj uzitaj en AM. Do, mi devis trovi metalaĵon kiu funkciu kiel anteno, kaj la plej proksima estis el manĝilaro: forko, unu el kies pikilojn mi enmetis en truo, originale por la mankanta anteno. Bonan aŭskultadon mi atingis.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ĉe mi estas radio-misteraĵo: Kansaso estas ebena kiel patkuko, tamen unu stacion (la plej bonan FM-an kompreneble) en Kansas City, nur 64km for, ni ricevas aĉe -- krom en unu-du lokoj en la domo.

Kaj en tiuj unu-du lokoj, la ricevado tute bonas nur kiam oni staras apud la ricevilo, kvazaŭ oni mem estus anteno.

La tereno estas tute ebena; mi ne komprenas, kial la radio-ricevado ne samkvalitas ĉie.

Ken

9/15/2008 08:42:00 p. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

la ondoj de AM kaj de FM vojaĝas malsame tra la aereo.. kaj la antenoj bezonataj por ambaŭ ankaŭ estas malsamaj...

ekzemple .. antenoj por FM estas pli longaj.. por AM funcias plibone anteno kiu povas giri...

ankaŭ oni devas memori ke iel la ondoj ne ĉiam trairas la murojn.. sed fojfoje resaltas

9/17/2008 01:48:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ja, Ken kaj Júbilo:
La konduto de tiuj ondoj, kaj konsekvence, la kvalito de ricevado dependas foje de la cirkauaĵo, metalaĵoj kaj eble muroj kiel diras Júbilo.
La rimarko de Ken: "kvazaŭ oni mem estus anteno" memorigis min pri ridinda (kiel ĉiuj) epizodo de TV-serio Mr Bean ("Mr. Bean Goes to Town", 1-a akto). Bedaŭrinde en la alligita filmeto de Youtube ne videblas ekde la komenco de la akto.

9/17/2008 06:12:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361