2008-09-29

29-a de septembro: Naskotago de Enrico Fermi

La italia fizikisto Enrico Fermi [pr.: enríko férmi] naskiĝis en Romo la 29an de septembro de 1901, kaj mortis la 28an de novembro de 1954 en Ĉikago (Usono). Li estis granda kontribuanto al kvantuma fiziko, kaj ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1938. Li estris la teamo kiu konstruis la unuan atomkernan reakciigilon, kiu ekfunkciis la 2an de decembro de 1942 en Ĉikago.
Li studis en Pizo, kie doktoriĝis en 1922. Li poste laboris kun Max Born en Göttingen kaj kun Paul Ehrenfest en Leiden. En 1924 li ekestis profesoro pri matematika fiziko en la U. de Florenco. Li verkis la unuan lernolibron pri tia, tiame "moderna" fiziko, publikigita el Italio: "Introdizione alla Fisica Atomica", aperinta en 1928. Li esploris multe pri la fenomeno de radioaktiveco, kaj studis proprecojn de gaso konsistanta el partikloj kiuj obeas la principon de ekskludo. Ankaŭ Paul Dirac, sed malkune, studis la samon, kaj tial la koncernajn ekvaciojn oni nomas "statistiko de Fermi-Dirac", kaj la partiklojn kiuj obeas tiun statistikon "fermionoj".
Li laboris en la Projekto Manhattan en Los Álamos ekde 1943 ĝis la fino de la milito.
Unu jaron post lia morto, oni malkovris kemian elementon de atomnumero 100, kiun, honore al li, oni nomis "Fermio". Ankaŭ usona laboratorio "Fermilab" estas nomita liahonore.
Enrico Fermi estis granda teoriisto kaj ankaŭ granda eksperimentisto, du ecoj kiujn ne ofte havas unu homo.

En la Vikipedio: Enrico Fermi.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger Ferdinand Cesarano diris ...

Malgraŭ la nenegebla genio de d-ro Fermi, estas tre dubinde ke li iam naskis. Temas do ne pri lia naskotago, sed pri lia naskiĝotago.

10/15/2008 11:24:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361