2008-10-07

Homo = ne ampleksigita simio sed degenerinta specio

Ni pensas pri biologia evoluo ĉefe kiel puŝata en iu direkton favora al supervivado, puŝita far iu premo de neceso kaj konkurado. Do, kio okazas kiam tiu premo malfortiĝas?, Ĉu ni devas pensi ke biologia evoluo estas pigra kaj tial en tia medio ĝi iel haltas?.
Laŭ Terrence Deacon, profesoro pri biologia antropologio kaj lingvistiko de la U. de Kalifornio: Male al ia evolua "halto", en tiu situacio de malpli da "premo" por pluvivado, evoluo (funde: DNA) trovas oportunon por pli da variado. Foje la premo por supervivado ne permesas tian variadon (punas la konkurivon aŭ pluvivivon de la individuo kiu posedas ian variaĵon). Profesoro Deacon atribuas parte al tiu faktoro la aperon de homa lingvo, kaj li opinias ke ni ne devas pensi pri la homaro kiel "ampleksigitaj simioj" sed kiel "degenerinta specio". Ĉiu teknologia novaĵo malpliigas la "naturan premon" (faciligas la vivon) kaj liberigas la kapablon por variado de DNA.
Pri tio mi nun legas interesan artikolon en anglalingva revuo New Scientist (eldono de la 27a Septembro 2008, paĝoj 40-43. [Ligilo al parto]).

Etiquetas:

1 Komentoj:

Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

verdire ni ne plu kuras rapide, ni ne plu povas mortigi beston.. sed certe ni povas konstrui grandegajn aĵojn.... ĉio estas ia eco por pluvivado...

10/08/2008 11:48:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361