2008-10-26

Plia sukcesa elostaĝigo far la kolombia armeo!

Ni, kolombianoj, estas denove feliĉaj ĉar niaj naciaj armeo kaj polico sukcesis liberigi el mizera ostaĝeco sinjoron Oscar Tulio Lizcano [Pr: Oskar tUljo lizkAno]. Sinjoro Lizcano, ekskongresisto, estis ostaĝo dum ok jaroj sub la murdanta, terorisma kaj ostaĝiganta grupo "farc". La premo de la armeaj trupoj kiuj ĉirkaŭis la grupon kiu havis la ostagon, fine decidigis al membro de "farc", konata per kromnomo "Isaza", profiti okazon por eliri el "farc" kaj sindoni kunportante la ostaĝon ĝis armea trupo. Dum tri tagoj -kiom daŭris la piedirado al libero- la du forfuĝintoj riskis perdi siajn vivojn ĉar ilin persekutis la antaŭaj kunuloj de "Isaza".
Laŭ promeso de la kolombia registaro al membroj de "farc" kiuj forlasu tiun kriman grupon kaj kunportu ostaĝojn al libero, "Isaza" ricevos monan rekompencon kaj eblecon veturi al Francio (kies registaro akordis tion kun la kolombia registaro) por komenci novan vivon en libereco.
La priatento en Kolombio pri sinjoro Lizcano estas granda, pro la lastaj sciitaj novaĵoj pri lia malboniĝanta sanstato. Malsimile al aliaj ostaĝoj de "farc", sinjoro Lizcano estis havita sola, aparta de aliaj ostaĝoj, kio faris sian ok-jaran malliberecon des pli kruela kaj suferiga.

Etiquetas:

6.2914-75.5361