2008-11-22

Firmao Sigma aĉetis firmaon Foveon

Mi ŝatas fotadon, kaj mi iom sekvas kelkajn novaĵojn de la fotila industrio (ekzemple: 1, 2, 3). Nun mi eksciis ke la pasintan 11a de Novembro la firmao Sigma, fabrikanto de objektivoj kaj fotiloj, anoncis ke ĝi aĉetis la firmaon Foveon.
Bedaŭrinde mi ne havas fotilon Sigma, verŝajne ili ne estas konataj ĉi tie, sed pro miaj esploroj en Interreto, jam dum jaroj mi estas allogata far tiuj fotiloj (ekzemple SD14) ĉar, malsame al ceteraj ciferecaj fotiloj, ili uzas la unikan bildosensilon X3 de Foveon, kiu miaopinie estas pli bona ol la kutimaj mozaikaj bildosensiloj uzitaj en la ceteraj fotiloj.
Esperindas ke la integriĝo de la fabrikantoj de sensilo kaj de fotilo estos bonrezulta por la uzantoj de fotiloj de Sigma.
Mi devas ankoraŭ daŭri kun mia revo havi unu el tiuj fotiloj.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

interesiga novaĵo!
mia hobio estas foti (mi eĉ havas Sigman objectivon...)

kio mi ne ŝatas estas ke sigma fotilo uzas malsaman objektivingon al canon aŭ nikon...

11/23/2008 11:52:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361