2008-11-15

Egaj fraŭdoj far financaj piramidoj en Kolombio

La granda kaj bedaŭrinda novaĵo en mia lando dum la ĵus pasinta semajno, kaj ankoraŭ hodiaŭ kaj dum sekvantaj tagoj, estas la fraŭdoj kiuj kelkaj financaj "entreprenoj" faris al miloj de naivuloj kiuj portis sian monon allogitaj far la promeso de egaj kaj rapidaj procentaj profitoj (70% kaj pli).
La ŝtelistoj estas tiel senhonte maldecaj, ke kiam unu el ili fuĝis kun ŝtelita mono, lasis en la oficejo afiŝon dankante kaj primokante la naivajn investintojn!
Tamen, eĉ se la iniciatintoj de tiuj financaj negocoj ne estus ŝtelistoj, tiaj grandaj pagendaj profitoj estas neeblaj en normala financo. Tiuj ŝteltrompoj baziĝas sur "piramida" koncepto, en kiu ili povas plenumi la promesitan pagon al la unuaj investintoj (kio —feliĉe por la negoco— kreas fidon en la mensoj de novaj investontoj), sed por daŭrigi, la nombro de novaj investantoj devas kreski eksponenciale (ab), tial, per simpla kalkulo oni rimarkas ke por daŭrigi la funkciadon, necesus ke, post malmultaj cikloj, jam la tuta loĝantaro de la lando (≈ 44 milionoj) enmetu sian monon en la negocon, kio certe ne okazos.
Krome, estas la suspekto ke tiuj negocoj utilas por "lavi" monon profititan el narkotaĵtrafiko.
La ĉefa fraŭda organizaĵo nomiĝas "D.R.F.E.", laŭ la hispanlingvaj komencliteroj de "Mono Rapida, Facila kaj Kontanta". Per tiu nomo la organizaĵo allogis multajn naivulojn kiuj volis gajni monon senlabore.
Kelkaj homoj kulpigas, ne nur naivajn investintojn, kiuj ignoris multajn avertojn far la nacia registaro kaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ la registarajn instancojn kiuj nur avertis, sed kiuj ne fermigis la fraŭdantajn organizaĵojn nek arestis la trompŝtelistojn ĝustatempe. La nacia financa superintendanto, kies instanco respondecas pri tiuj kontroloj argumentis pri la daŭro dum sia oficejo esploris kaj atingis la necesajn informojn pri konto-registraĵoj de "D.R.F.E." por havi la bazon jure necesa por aresti la respondeculojn pri la fraŭdo, ĉar se lia oficejo kaj la nacia prokuroro agas sen tia bazo, oni povas prezenti multekostan plendon kontraŭ la ŝtato. La nacia prezidento bedaŭris tian situacion kiu permesis ke la problemo kresku ĝis la damaĝo al multaj homoj kiuj perdis multe da mono. Hieraŭ la superintendanto rezignis.
Nun la naciaj aŭtoritatoj suspektas kaj esploras pri alia organizaĵo nomata "D.M.G." (komencilteroj de sia posedanto: "David Murcia Guzmán") kiu, kiam esplorita kiel nelaŭleĝa monkaptanto, sagace ŝanĝis sian societan celon al "komerca" kiu utiligas antaŭpagitajn kartojn. "D.M.G." havas plurajn advokatojn kaj la registaraj aŭtoritatoj ankoraŭ ne povis pruvi nelaŭleĝan konduton ĝian, krom neplenumon de kelkaj kontaj devoj, pro kio la aŭtoritatoj devigis ĝin pagi monpunon.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

mi ne volas soni malbone... sed.. iomete aŭ iom.. estas kulpo de la monemoj kiuj pensis gajna multe pli ol aliloke.... ambicio meritas puno

11/19/2008 10:13:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361