2008-11-08

Vizitantoj "paraŝutantoj"

Ĉu vi persone, en Esperanto, aŭ en via gepatra lingvo, aŭ familiara lingvaĵo, havas iun nomon por tiuj neatenditaj vizitantoj, preskaŭ ĉiam familianoj, kiuj alvenas al via hejmo tute surprize, senanonce (senaverte)?.
Mi nomas ilin "vizitantoj paraŝutantoj". Tiaj vizitoj estas io kio malplaĉas al mi. Ĉu ankaŭ al vi malplaĉas tio?
Ĵus okazis ĉe ni!.

Etiquetas:

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ah ah :-) Ĉu la paraŝutantoj scipovas la internacian lingvon, kaj havas aliron al interreto?

11/08/2008 04:17:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

En japanligvo, ni nomas 'paraŝutanto kandidato' kiel la kandidato de parlamentano, kiu ne rilatas al la kandidatiĝanta regiono aŭ la tereno.

11/08/2008 06:20:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara dominiko, almenaŭ unu el la paraŝutintoj ja aliras al Interreto (ĵus rakontis ke ŝi estas en "Facebook"), tamen, ili ne scipovas Esperanton. Mi esperas ke se ili vidas ĉi blogeron, ili ne komprenos ke temas pri ili mem.

Ankaŭ, dankon al Yagi pro la kontribuaĵo.

11/09/2008 10:51:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361