2008-12-06

Financa krizo: ĉu ASIMO nun viktimo?

Pro mia interesiĝo pri homoidaj robotoj —temo pri kiu mi plurfoje skribis— kiam hieraŭ mi ekkonis ke la kompanio Honda forlasas nun sian partoprenon en la konkurado Formulo unu, pro la financa krizo kiu nun atingis la aŭtomobilan industrion, mi tuj ekpensis ke eble Honda ankaŭ finos aliajn elspezojn, kiel la investon en disvolvado de sia homoida roboto ASIMO. Finfine, tiu ĉi kromentrepreno estas pli malproksima de la kerna aŭtomobila/veturila negoco, kvankam je pli longa tempo ĝi povos esti fruktodona per ĝi mem, aŭ por apliko en estontaj veturiloj de teknologioj disvolvataj en robotiko.
Tiu nun antaŭvidata fino de ASIMO, post la morto de QRIO de Sony, estus malbonaĵo por la progreso de homoidaj robotoj.

Etiquetas: , , ,

1 Komentoj:

Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

sed.. ĉu vere homoida roboto funkcias pli bone ol ne-homida?

12/09/2008 12:37:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361