2008-12-01

Retrovu malnovajn, perditajn, retpaĝojn

Eĉ je la risko de skribi pri temo jam sciita, malnova por kelkaj legantoj, la ebla utilo kaj noveco de la temo por la ceteraj legantoj kuraĝigas min:
Ĉu okazis al vi ke retejo aŭ retpaĝo kiun vi volas rigardi jam "malaperis" el la reto?, ke retadreso antaŭe valida jam ne troveblas?, aŭ eĉ se la retejo aŭ retpaĝo ekzistas ankoraŭ hodiaŭ, ĉu foje vi ŝatus vidi malnovajn versiojn de tiu retejo?
Aŭ ... eble vi volas revidi kiel aspektis via blogo jarojn antaŭe ...

Jen venas al via helpo la "revenmaŝino" de la Interreta Arkivo:
http://www.archive.org

Simple, tajpu la adreson de la serĉata paĝo kaj alklaku butonon "Take Me Back".
Bedaŭrinde multfoje ne eblas retrovi bildojn kaj aliajn enhavaĵojn krom teksto, tamen, eĉ tiel, la servo estas tre utila (mi iam retrovis eĉ programeton kiu jam estis malaperinta el la "normala" Interreto).

Etiquetas:

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Tre utila informo, dankon!

12/05/2008 05:57:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Koran dankon! Via informo vere helpis min.

12/08/2008 09:51:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361