2008-12-10

Ĉu homoida roboto funkcias pli bone ol ne-homoida?

<p align="center">[<a href="http://luisguillermo.com/blog/The-Power-of-Dreams.swf" target="_blank">Filmeto</a>] &#8592; Alklaku!</p>

Okaze de mia lasta blogero pri la roboto ASIMO, leginto ::júbilo::haku:: faris la demandon kiu nun titolas ĉi tiun blogeron hodiaŭan, ĉar mi juĝis ke la respondo devas esti iome longa kaj ĝi meritas ne esti "kaŝita" en la komenta sekcio sed esti blogero.

Kompreneble, la homa korpo ne estas la plej taŭga fizika formo por ĉiuj taskoj. Kelkaj taskoj estas eĉ nefareblaj por homa korpo, kaj tiam specialaj formoj de robotoj estas pli bonaj. Tamen, pri la homoida korpo, jen tri gravajn aferojn:

  • Ĝi estas pli taŭga por taskoj kiuj postulas utiligi ilojn kaj maŝinojn kutime stiritaj far homoj (martelo, ŝraŭbilo, traktoro, aŭtomobilo, ktp ...). Tio malfermas multajn eblojn, kaj tiel homforma roboto estas iusence "universala" roboto, ĉar iloj/maŝinoj por homa uzado svarmas.
  • Dum la disvolvado de homoidaj robotoj, la esploristoj lernas multon pri la moviĝo de la homa korpo (homa biomekaniko) kaj eĉ disvolvis eksterskeletojn (mekanikajn konkojn, kaj similajn helpilojn) por faciligi al homo fari tro pezajn taskojn. Vidu: [Honda], [Toyota]. Tio ankaŭ helpas disvolvi pli bonajn kaj "inteligentajn" protezojn.
  • Se homoj kutime ajuĝas personecon kaj animstaton al maŝinoj ("Mia automobilo estas kontenta", "Mia komputilo ĉagreniĝis"...), des pli estas tiel se la maŝino estas homeca forme. Bonvole legu mian blogeron pri tiu psikologia reago. La homo aljuĝas ian kunsenton (angle: "empathy", hispane: "empatía") al homoida roboto, kian homo ne aljuĝas al aliforma maŝino. Tio, espereble, iel "naturaligos" la rilatojn inter homoj kaj tiuj mekanikaj helpantoj en la hejmo kaj aliloke.

Etiquetas:

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi opinias, ke la japanaj animeoj influas al la homoida robota disvolvado en Japanio. Fakte, ni, japanoj, ĉiam tuŝas la animeon, en kiu ludas hamoidaj robotoj. Ankaŭ mi vidas multe da robotaj animeoj dum mia vivo. Verŝajne, vi konas 'Gundam', 'Astroboy', 'Mazinger Z' ktp (vidu Vikipedio en la nacilingvo). Ankaŭ nuntempe troviĝas multo. Realmonde, diversaj formoj de roboto funkcias en la diversaj fabrikejoj en Japanio, tamen al ni la vorto 'ROBOT' imagigas la homoidan roboton, kiu havas 2 piedojn kaj 2 manojn.

12/10/2008 07:56:00 p. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

mi povas akcepti kial valida kialo la unua.. kaj dua.. sed ne la tria...

mi nur havas unu dubon...

nun ni havas multegajn 'robotojn'.. ekzemple videoregistrilo, telefonmaŝino... autopiloto en autoj.. ktpktp.. ĉu ne estas pli malmultekosta havi simplajn specialajn robotojn ol havi unu tre universala?

dankon!

12/16/2008 04:12:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361