2009-01-06

Mi apogas Israelon

En tiu ĉi malfacila tempo por la Israelaj popolo kaj registaro, kiam la amaskomunikiloj plajparte ŝajnas apogantoj de Hamas, ignorante la atakojn kontraŭ Israelo, mi deziras esprimi mian admiron —ekde jarojn antaŭe— al la Israela popolo kaj ĝia mirinda progreso malgraŭ baroj, malfacilaĵoj kaj malamikoj.
Se oni atakas povan leonon per ungo-tondilo, estas stulte pensi ke la leono respondos per alia ungo-tondilo.

Etiquetas: ,

26 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Saluton Guillermo.

Esti kontraux la fasxista agmaniero de Israelo ne egalas esti favore de Hamas!

Amike,

Pako Orta, el kanario (fortas cxe canarias.org)

1/07/2009 06:15:00 a. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

mi samopinias Pako...

estas diversaj manieroj por kontraŭi atakon.... kaj la maniero de israelo ne estas la plej homa

tio, sen paroli pri se vere israelo rajtis antaŭ 50 jaroj, ekekzisti ĉe tie

1/07/2009 01:19:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Hieraux Hamas diris, ke ili cxesos la raketajn atakojn SE Israelo cxesos siajn bombajn atakojn...

Hamas kauxzis 700 mortojn por cxesigi la israelajn atakojn...

Se Hamas volas cxesigi la israelajn atakojn, EBLE SUFICXIS NE EKATAKI ISRAELON.

Mi ne estas hebrea kaj mi subtenas Israelon, cxiam.

1/08/2009 02:45:00 a. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

sennoma, eble se israelo ne blokis palestinon...

1/08/2009 10:15:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Longe insistis pacamaj usonanoj, ke inter la oponantoj de Israelo estas inteligentaj kaj klarvidaj estroj; estu parlamenta elekto. En januaro 2006 ja estis parlamenta elekto -- kaj venkis Ĥamas. Tiam vaporiĝis multaj esperoj.

Ken

1/08/2009 10:29:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

jubilo, ne eblas malbloki Palestinon atakante Israelon per roketoj. Mortoj estas la nura rezulto.

1/08/2009 11:19:00 a. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

tie estas la disopinio...

apogantoj de israelo pensas que la bloko taŭgas, pro la roketoj....

apogantoj de palestino pensas ke la roketoj estas respondo al maltaŭga bloko....

1/08/2009 11:42:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

"Se oni atakas povan leonon per ungo-tondilo, estas stulte pensi ke la leono respondos per alia ungo-tondilo."

La afero estas ja ke Israelo ne estas leono, sed ŝtato. Leonoj reagas reflekse, dum de ŝtatoj oni atendus ne tian, sed pripensitan, agon. Rompi tiun inferan ciklon de perforto estas la sola ebla agmaniero. Aŭ se citi Pipi Ŝtrumpolonga-n: Tiu kiu estas tre forta devas ankaŭ esti tre afabla.

Maria Sandelin

1/08/2009 11:53:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kian rezulton apogantoj de Palestino atendas de la roketoj el Libano kontraux Israelo? Mi tute scviolas...

1/08/2009 11:57:00 a. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

mi ne ĵetis la roketojn.. do mi ne scias.. demando al ĵetinto

mi nur pensas ke la bloko maltaŭgas... do, la unua ŝtono etis ĵetita de israelo...

bildigu, sennomulo, ke via lando estos blokita dum 50 jaroj.... ĉu vi restos senaga?

1/08/2009 12:10:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Israelo eliris el Gaza uniflanke en septembro 2005. Tio ne nomigxas "unua sxtono".

1/08/2009 12:18:00 p. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

eliros post 40 jaroj tie.. kaj ankoraŭ ne malbloki...

mi ne parolas nun pri israelaj loĝantoj kaj policiistoj ene de palestino.. sed pri mara/aerea bloko...

bonvolu, sennomulo, relegu miajn vortojn...

1/08/2009 12:21:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

jubilo, bv legu:

http://en.wikipedia.org/wiki/2007_Battle_of_Gazahttp://en.wikipedia.org/wiki/2007_Battle_of_Gaza

1/08/2009 12:26:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

ISRAELO = FASXISMA SXTATO.

KIEL EBLAS KE IU 'ESPERANTISTO' AMANTO DE CXIUJ LANDOJ / KULTUROJ / IDENTECOJ FAVORAS AL MANFARITA SXTATO KIU CXIAM KREAS KONFLIKTOJN NOME DE IU DIO?

ISRAELO MERITAS MALAMON POR MULTAJ MULTAJ JAROJ.

1/09/2009 10:27:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Al Maria Sandelin:

Mi ne kredas ke estas tiel grandegaj la diferencoj inter cerbo de leonoj kaj cerbo de homoj (kiuj konsistigas ŝtaton). Mi pensas ke: 1-Leono ankaŭ pripensas iome simile al homo. 2-la reago de Israelo neniel estis refleksa sed pripensita. 3-Tiu kiu estas tre forta devas ankaŭ esti tre afabla, sed ne naiva.
Militoj ekzistis, ekzistas kaj ekzistos, ni ŝatu aŭ malŝatu tiun realon. La ideala tute paca mondo, se tio iam eblas en homaro, estas tro tro tro fore, bedaŭrinde.

1/09/2009 11:34:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Este comentario ha sido eliminado por el autor.

1/09/2009 12:03:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

"Sennomulo" kontraudiras sin mem: Li skribis:


1-"'ESPERANTISTO' AMANTO DE ĈIUJ LANDOJ / KULTUROJ / IDENTECOJ"


2-"ISRAELO MERITAS MALAMON".

Se tiu "Sennomulo" estas "esperantisto", premiso 1 neebligas konkludon 2. Laŭ 1, "esperantisto" ne povas "malami".


===========

Simile, Hamas kontraŭdiras sin mem: Kiam Israelo mortigis Hamas-gravulon Nizar Rayyan, la ceteraj Hamas-anoj diris ke tiu mortigo plifortigas Hamason. Do, se Hamaso volas esti pli forta, ili devas faciligi ke Israelo mortigu pli da iliaj gravuloj; tamen Hamaso agas kontraŭe kaj ne ŝajnas ŝati tiujn mortigojn.

1/09/2009 12:05:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Saluton, Luis!

Post multaj jaroj sxajnas al mi klare ke Israelo neniel intencas fini la konflikton kun Palestino. Kiam Arafat' regis, Israelo sukcesis malfortigi la Fatah-ajn fortojn. Kiam Hxamas' klare venkis en balotoj, Israelo tute rifuzis paroli kun la legitimaj reprezentantoj de Palestino.

Israel' decidu: Se Israel' ne sxatas la unusxtatan proponon (unuigon de Israelo kaj Palestino) cxar tiam Israelo cxesus esti "pure etna" sxtato, Israelo diru kie devus esti la limoj de Palestino kaj respektu ilin! Ecx ne unu momenton Israelo permesis ke Gazao havu normalan vivon! Kion ili deziras? Cxu la registaro de Israel iam kunsidis kun la palestinaj reprezentantoj en Gaza? Neniam! La jxetado de raketoj estas nekredinda ekskuzo por ataki Gazaon.

Bonvolu diri, Luis, kian proponon vi faras por la solvado de la konflikto.
Mi esperas ke gxi estu ne simple "perforto".

Unu aux du sxtatoj? Se du, kiuj limoj?
Se la limoj de Gaza estas klaraj, kial ne lasi la Gazaanojn kontroli ilian limon kun Egipto, kaj ilial propran marbordon?

Enriko

1/09/2009 06:29:00 p. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

enriko diris ĉion tutklare.. ne plu voroj necesas

1/09/2009 06:34:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Politike, Hamas scias kion ili faras. Ili intence provokis Israelon, por gajni politikan advantaĝon. Sed tio ne faras Israelon malpli kulpa por la pli ol du cent palestinaj infanoj jam mortigitaj. Kiam kuloj pikas vin dum la dormo, oni ne prenas la martelon por detrui la domon. Do, diri ke "mi apogas Israelon" en ĉi tiu fiago egalas kun diri "mi kredas ke la mortigado de pli ol ducent senkulpaj infanoj estas bona ideo". Mi kredas ke almenaŭ ni, la esperantistoj, devus juĝi antaŭ diri tian aferon... Mi volas kredi ke "Mi apogas Israelon" estis dirita sen ia pensado.

1/09/2009 10:50:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

"Kiam Hxamas' klare venkis en balotoj, Israelo tute rifuzis paroli kun la legitimaj reprezentantoj de Palestino."

Cxu nekredebla naiveco? Mi dubas. La auxtoro (sxajne) ne konas la konstitucion de Hamaso kaj sian 7 artikolon. Legu tion, kara auxtoro, kaj poste reparolu.

1/10/2009 10:45:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

La politiko inter Palestinanoj estas komplika. Gaza estas nun kontrolita de Hamas, sed diri ke tio estas demokratia estas ridinda -- Hamas mortigis la gvidantojn de la alia partio (PLO, Fatah). Do Hamas nun perforte regas Gaza-n. Cxu pli bone ke ili tion faru ol Israelo? Cxiuokaze, rimarku ke Israelo ne atakas la alian palestinan regionon, la Okcidentan Bordon, kie regas Fatah. Do sxajnas malgxuste paroli pri la nuna afero kiel milito inter Israelo kaj Palestino -- ne, gxi estas inter Israelo kaj Hamas. Neniu volas ke senkulpuloj mortu, sed mi povas supozi ke ja ekzistas palestinanoj en la Okcidenta Bordo kiuj ne kontrauxas atakojn rekte al Hamas. Ni povas esperi ke la Israelo havas klaran celon (detruo de Hamas?) kaj cxesos kiam ili estas atingitaj, kaj ni povas kontraux mortigojn de senkulpuloj kaj detruojn de homaj rajtoj ktp, sed tuj supozi ke Israelo cxiam malbone agas mi ne volas fari.

1/10/2009 07:55:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

"...Neniu volas ke senkulpuloj mortu..."

Mi dubas :-(

1-Cxu lancxi raketoj kontraux Israelon solvos ian problemon ajn?

Ne.

2-Se oni lancxas raketojn, klare sciante, ke tio ne solvos ian problemon ajn, kiu kulpas pro 700 (aux ecx pli da) mortoj?

Hamas.

Multaj gehomoj (inkluzive la plejparto de la Israeloj) deziras kaj prilaboris/as/os du-sxtatan solucionon.

Nur Hamas ne volas tion.
Bv legi artikolon 7 de gxia konstitucio.

Bedauxrinde Hamas volas mortojn.

1/11/2009 03:08:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Resaluton!

1. Mi koncedu ke, laux tiu simpla pensado (Hxamas' raketis, Israel' respondas) Israelo pravas. Vi bonvolu almanaux koncedi ke l' afero ne tiom simplas. Unu cxiam povas trovi antauxan atakon aux provokon far l' alia.

2. Kie mi povas trovi esperantan version de tiu 7a artikolo? :-) Cxiuokaze, mi tute ne sxatas islamismanojn. Sed mi supozas ke la palestinanoj ekapogis ilin post multaj jaroj dum kiuj apogi Fatah-on utilis por nenio; Israelo malhelpis tiucele! Kaj nun gxi plendas pri Hxamas'! Ve!

Unue, ni multe parolis pri demokratio. Sed se la venkintojn ni ne sxatas. Anstataux paroli kun ili kaj demandi nin mem pri la kauxzoj, ni asertas ke cxiuj ili estas teroristoj kaj la popolo kulpas pro baloti tiel (same oni povus diri pri israelanoj).

3. Cxiuokaze, mi ne volas debati pri la estinteco, sed pri la estonteco. Kion fari poste? Cxu mortigi gxis ke la palestinanoj cxesos apogi Hxamason? Cxu vi vere opinias ke tio estas ia solvo? Plejprobable, Palestinanoj igxos pli kaj pli ekstremismaj (kiel jam okazis: ili preferis Fatahon, poste Hxamason); cxu mortigi ilin cxiujn?

Enriko

1/11/2009 03:57:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Sendita al KLAKU.net

http://www.klaku.net/urajnovaoj/MiapogasIsraelon

1/11/2009 11:50:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Iu demandis, kie trovigxas esperanta versio de la konstitucio de Hamas. Jen parto da gxi.

Tradukite el la angla Vikipedio (http://en.wikipedia.org/wiki/Hamas), el la paragrafo titolita "Hamas founding charter":

Artikolo 7 de la Hamasa konstitucio deklaras sekve:
"La Tago de la Jugxo ne alvenos gxis kiam la muslimoj luktos kontraux la judoj (mortigante ilin), kiam la judoj kasxigxos malantaux sxtonoj kaj arboj. La sxtonoj kaj la arboj diros O muslimoj, o Abdulla, unu judo estas malantaux mi, venu kaj mortigu lin. Nur la Gharqad-arbo ne volos tion fari, cxar gxi estas unu el la arboj de la judoj".

Artikolo 22 deklaras, ke la franca Revolucio, la rusa Revolucio, koloniismo kaj ambaux mondmilitoj estis kreitaj de Cionistoj. Gxi ankaux deklaras ke Framasonismo kaj Rotary-klubos estas cionismaj frontoj.

1/13/2009 03:15:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361