2009-01-18

Rilato de Paul Dirac kun Esperanto

Mi ĵus legis en angla lingvo recenzon pri la libro "The Strangest Man" [ISBN-13: 9780571222780], far Graham Farmelo, kiu temas pri la vivo de fizikisto Paul Dirac. Tie oni legas ke li estis "pioniro de Esperanto".
Ĉu iu leganto konas detalojn pri la rilato de tiu fizikisto kun Esperanto?.

KOREKTIGO: Mi pardonpetas al legantoj. Kiel evidentiĝis per la du unuaj komentoj, mi faris fuŝan, senzorgan, supraĵan, legon de la koncernaj frazoj!. Laŭ la teksto, la fizikisto estis filo de "pioniro de Esperanto"

Etiquetas: , ,

6 Komentoj:

Blogger Luís diris ...

La frazo estas iomete fuŝa. Kiu estis esperantisto? Li aŭ lia patro?

1/18/2009 10:03:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Ŝajne temas pri la patro, Charles Dirac.

1/19/2009 02:44:00 a. m.  
Blogger Tonyo diris ...

Kia koincido, ĝuste hieraŭ mi menciis lin en mia blogo en Ipernity, en rilato kun tiu atentigo pri lia ebla aŭtismo. Kaj tio ŝuldiĝis al legado de libro (fikcia) pri tiu sindromo, en kiu oni bone rekonas la priskribitajn trajtojn de la personeco de Dirac.
Nur ni, fizikistoj, scias pri Dirac, kaj mi ĉiam metas lin kiel ekzemplon pri la misa taksado de la homoj en la nuntempa kulturo (eble mi jam legis mian antaŭan blogon pri tio). Estas tre bedaŭrinde, ĉar Dirac ja estas agnoskinda.

Mi ne konis tiun rilaton de la paĉjo al Esperanto. Mi demandos en retlisto pri historio pri tiu afero.
Estas regulo en tio: filoj de esperantistoj estas geniuloj: Dalí, Camilo José Cela, Dirac :-)

1/19/2009 05:42:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Tonyo, Ja, mi legis vian blogeron. Interesa.

La libro The Strangest Man estas tre nova. Mi ŝatus legi ĝin.

Mi profitas la okazon pro demandi ĉu jam (iam?) aperis (-os) dua volumo de la hispanlingva "Historia de la Física Cuántica" far José Manuel Sánchez Ron?

Dankon.

1/20/2009 12:16:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Ĉu iu povas doni aliajn ekzemplojn de geniaj gefiloj de esperantistoj? Al tiuj jam menciitaj mi aldonas (tre facile) la Polger-fratinojn.

1/20/2009 03:55:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Tonyo, eble por via listo taŭgas la financisto George Soros, ĉu 'genia'?.

1/21/2009 07:37:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361