2009-03-24

Asembleo banka en Medellín

Ĉi semajne okazas en mia urbo la ĉiujara asembleo de estroj de la Interamerika Banko por Disvolvado, kiu nun havas 48 landojn membrojn (la lastatempa: Ĉinio). Ĝi estas asembleo per kiu ili samtempe festos la 50-jaran jubileon de la banko.
Okaze de tio, ĉeestos pli ol 4000 homoj, ne nur apartenantaj al la banko, sed ministroj de financo (kiel Timothy Geithner el Usono) kaj reprezentantoj de naciaj centraj bankoj kaj de multaj ŝtataj kaj privataj entreprenoj, aliaj ekonomikistoj, krom ĵurnalistoj ...
Mi memoras ke kiam mi laboris en la fako pri planado de la Publikaj Entreprenoj de Medellín, ni plurfoje pretigis dokumentojn por atingi krediton de tiu banko por financi grandajn hidroelektrajn projektojn en nia regiono.
Ĉio estas preta en la urbo kaj en la asembleejo.
Nun, mi invitas vin legi (en angla):
IDB 50th Anniversary Meeting to Showcase Medellín Urban Renewal.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361