Instigita far la nuntempaj mondskalaj problemoj, kaj en sekvo de kion mi skribis tagojn antaŭe, mi reprenis el mia biblioteko la anglalingvan libron "The Limits to Growth" ["La Limoj al Kreskado"], kiun mi legis proksimume tridek jarojn antaŭe, kiam la Roma Klubo estis novaĵo en amaskomunikiloj pro la debatoj kiujn tiu ĉi libro, kaj la mond-modelo sur kiu ĝi baziĝas vekis en la mondo. Ekzistas aktualigo publikigita en 2004: "Limits to Growth: The 30-Year Update", kiun mi ankoraŭ ne legis. Miaopinie, tiu verko —modelo kaj raportoj— estas unu el plej gravaj laboroj faritaj por la homaro. La krizaro homara nur komenciĝas ...
|
 |
Rilataj ligiloj (ne esperantlingvaj):
Etiquetas: ekonomio, estonteco, scienco, sistemiko, socio, tekniko
1 Komentoj:
Tio memorigas pri mia iama komento en alia via teksto, ke la filoj de esperantistoj estas geniuloj. Jen alia ekzemplo: la patro de Díez-Hochleitner, la honora prezidanto de la Klubo de Romo estis esperantisto.
Publicar un comentario
<< Home