2009-01-30

Sistemdinamiko de la nuna ekonomia krizo

Almenaŭ ekde la esploroj de Norbert Wiener (Cibernetiko) kaj de Jay W. Forrester (Sistemdinamiko), oni scias ke la homa menso estas tre ofte trompita kiam ĝi rezonas pri kompleksaj rilatoj kiel la sociekonomiaj sistemoj, kun multaj variabloj kaj retrokuplaj bukloj —per kiuj variablo influas sur sin mem tra aliaj variabloj—. Foje ni nur konsideras mense malmultajn variablojn kaj simplajn linearajn rilatojn inter ili.
Oni diras ke la sistemo tiam kondutas kontraŭ nia intuicio.
Eble la analizoj kiujn ni aŭdas nun pri la financa aŭ ekonomia krizo estas tro simplaj kaj facilanime kulpigas ion/iun kiel la kaŭzo. Mi imagas ke en kelkaj ekonomikaj esplorejoj jam ekzistas la kapablo uzi pli bonajn matematikajn modelojn kaj komputilan simuladon kiu helpu nin kompreni pli bone kial, ekzemple en la simpla buklo kiun mi montras supre, Ĉiu variablo komencis malkreski, en la tuta planedo, portante la sekvantan variablon ankaŭ al malkresko, kaj rezulte la sistemon pli kaj pli proksima al halto. Povus rezulti ke, ekzemple, la rapida teknologia progreso (Interreto, poŝtelefonoj, ... ktp.) havas ankaŭ parton de la "kulpo" tra kompleksaj rilatoj inter variabloj sociaj kaj ekonomiaj.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361