2009-03-28

Kalkultabeloj komputilaj fariĝas 30-jaraj

La jaron 1979 ni povas konsideri kiel la naskojaro de la perkomputilaj kalkultabeloj (aŭ "tabelkalkuliloj" laŭ la Vikipedio nune), el kiuj la plimulto el homoj eble konas nur Excel-on de Mikrosofto. Tiujare, s-ro Dan Bricklin, prezentis publike kaj ekdisvendis sian programon VisiCalc.
Mi ne memoras se mi mem uzis tiun programon, sed mi ja uzis, en mia laborejo, unu el la unuaj "filoj" de VisiCalc kies nomo estis Multiplan. Poste alvenis Excel en ĉiujn oficejojn.

Vi povas legi (anglalingve) pri tiu historio en la retejo de s-ro Dan Bricklin mem:
http://danbricklin.com
Kiam oni parolas pri "X estis la unua ..." preskaŭ, ĉiam ekaperas disputo kaj diskuto pri ĉu vere "X" estis la unua?. Do, en kiu senco VisiCalc estis la unua komputila kalkultabelo? pri tio vi povas legi klarigon en sekcio de tiu retejo:
Was VisiCalc the "first" spreadsheet?

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi menciu ke mi ne ofte uzas kalkultabelojn, sed kiam necese mi uzas OpenOffice Calc (pro ghia chieesteco), Siag (pro esti programebla per Lisp/Scheme) kaj Oleo (pro esti uzebla en terminalo - PuTTY, ekzemple). Tiu lasta iom similas l' unua VisiCalc.

Enriko

4/02/2009 07:39:00 a. m.  
Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

mi meoras pri lotus 1 2 3 kiu ankaŭ estis antaŭ vindozo...

4/03/2009 09:47:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361