2009-04-05

Nova libro pri vivo dum ostaĝeco

Clara RojasKvankam la libroj verkitaj far homoj kiuj suferis ostaĝigon ne estas unikaĵo de Kolombio, kompreneble pro la ofteco kun kiu la terorisma grupo "farc" [pr: fark] faradas tiun krimon, en mia lando estis publikigitaj pluraj libroj kie la jam liberaj eksostaĝoj rakontas siajn suferigajn travivaĵojn.
Por morgaŭ, 6a de aprilo, estas anoncita la publikprezento de nova libro tiutema, verkita far sinjorino Clara Rojas [pr: klAra rOĥas] kiu suferis ses jarojn da kaptiteco. La nova libro, titolita hispanlingve "Cautiva" [Eo: Kaptita virino] (ISBN 9789584517319) estas atendata kun popola scivolo, precipe por koni pli da detaloj pri la nasko de filo dum ŝia kaptiteco (... kiu estas ties patro?), kaj pri la malamikema konduto de ŝia antaŭe amikino Íngrid Betancourt [pr: Ingrid betankUrt], pri kio ankaŭ rakontis la tri usonaj liberigitoj en sia libro "Out of Captivity". Ŝajnas ke la unua afero ne havos respondon en la libro. —ankoraŭ mankas la apero de tiutema libro far Íngrid Betancourt.
Sumiĝas do nova libro al kolekto kiun mi ne legis, kaj eble ne legos:

libroj far eksostaĝoj

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361