2009-04-30

Bugs' Bunny 71-jara en filmoj

Walt Disney superregis la usonan animacian arenon dum la 1930a jardeko. Multaj klopodis imiti lin, sed neniu atingis tiam lian artan kaj financan sukceson.
La ateliero Warner Brothers [WB] havis unue grupon de desegnistoj kiuj antaŭe laboris kun Disney, kaj emis lin imiti. Sed poste tiu grupo eliris kaj "nova sango" ekprenis sian propran stilon distingeblan. La filmoj de la nova ateliero estis amuzivaj en maniero malsimila al tiuj de Disney.
La 30an de aprilo de 1938, WB montris publike surekrane mallongan filmon kie aperas, kiel unua fojo, la kunikleto Bugs' Bunny.
La apostrofo en la anglalingva nomo signifas posedon, apartenon, do: "la kunukleto DE Bugs", kaj "Bugs" estis kromnomo per kiu oni konis al Ben Hardaway (Ben “Bugs” Hardaway), animaciisto kaj skribisto, kiu reĝisoris la filmon.

Ligilo: Pri la filmo en la anglalingva Vikipedio.

Porky's Hare Hunt

Etiquetas:

2 Komentoj:

Blogger ::júbilo::haku:: diris ...

verdire mi tute preferas WBajn ol Disnejan

4/30/2009 03:04:00 p. m.  
Blogger Terrence diris ...

Mi interakordas kun jubilo_haku: WB estas pli bona ol Disney (se nur cxar WB havas malgrandan potenco -- la figuro de virinoj kaj la naturo kion faras Disney estas noca.)

4/30/2009 09:54:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361