2009-05-18

Ĉu eliros Aŭstrio el CERN?

La anglalingva revuo Science [Vol. 324; 2009.05.15; p. 869] informas ke la ministro pri scienco de Aŭstrio, Johannes Hahn, anoncis dum la 7a de majo ke li planas malanigi, fine de la jaro 2010, sian landon el la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro, konata kiel CERN (komencliteroj de ĝia unua franclingva nomo).
La opinio de la ministro Hahn estas ke la jara monkontribuo de 16 milionoj da € estus pli bone elspezata en pli malgrandajn esplorprojektojn. Tiu opinio estas —kompreneble— debatinda, kaj al ĝi kontraŭstaras i.a. Christian Fabjan, direktoro de la Instituto por Alta Energio de la Aŭstria Scienca Akademio, kaj Daniel Grumiller, de la Instituto por Teoria Fiziko de la Teknologia Universitato de Vieno.
La kontraŭuloj al tiu plano de la ministro —laŭ la artikolo de Science— sukcesas voki, per Interreto ekzemple, la atenton de la ĝenerala publiko kaj de elstaraj sciencistoj, por defendi la daŭran membrecon de Aŭstrio en la eŭropa organizaĵo scienca. Frank Wilczek (nobelpremiito en 2004) skribis: "... Estos granda perdo por Aŭstrio, kaj frapo por Eŭropo kaj la sciencista mondo, se pensado nur tujcela kaj miopeco igas Aŭstrion —naskiĝloko de Ludwig Boltzmann, Erwin Schrödinger, Wolfgang Pauli, Victor Franz Hess, kaj Lise Meitner— eliri nun el CERN."
Tiu eventuala eliro el CERN, kie la lando membras dum 50 jaroj, postulos aprobon far pluraj ĉefaj instancoj de la Aŭstria registaro, ĉar temas pri internacia traktato.
Restas al ni atendi tion kio okazos.

Kroma ligilo:
Aŭstria partopreno en CERN.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Anonciĝis, ke Aŭstrio tamen ne forlasos CERN: http://www.scientificblogging.com/quantum_diaries_survivor/blog/austria_will_not_leave_cern

Bona novaĵo!

Ken

5/22/2009 03:07:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361