2009-05-26

Ankoraŭ paperan libron

Kvankam mi jam ne eniras tiel ofte kiel antaŭe en librovendejojn "faritaj el atomoj", ĉar elŝutas mi multajn librojn "faritaj el elektronoj" (pleje per sistemo BitTorrent), la sabaton 16an de Majo, mia amiko Manŭel (tiu de la grandegaj "bovino" [1] kaj "komputilo" [2],[3]), kiu ekde knabo havas —samkiel mi— ŝaton por la fiziko, invitis min al granda librovendejo, kaj post longa trarigardado ĉiu el ni ne rezistis la tenton aĉeti po ekzemplero de la libro "La Gran Ilusión: Las grandes obras de Albert Einstein" kompilita far Stephen Hawking [ISBN-13 9788484329664], hispanlingva eldono de "A Stubbornly Persistent Illusion: The Essential Scientific Writings of Albert Einstein" [ISBN-13 9780762430031].
Nu, la tuŝado kaj foliumado de papera libro ankoraŭ havas sian allogon

Etiquetas: , ,

3 Komentoj:

Blogger Tonyo diris ...

Kiel vi elŝutas la librojn? Ĉu podofoe?
Kaj kiamaniere vi legas la elŝutitajn librojn? Ĉu rekte en la ekrano de la komputilo aŭ per elektronika legilo?

5/26/2009 04:45:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Temas -mi devas agnoski- pri "pirataj" libroj, senpagaj. Esta mirinde/nekredeble kiom da ili troveblas en la reto per protokolo BitTorrent. La ega plimulto estas en angla lingvo. Mi elŝutis senpagan programon uTorrent (la komenca "u" devus esti greka μ por mikro) el http://www.utorrent.com , kaj mi serĉas librojn en http://isohunt.com/
Bittorrent estas sistemo p2p (angle "peer to peer") per kiu unu uzanto disponigas dosieron kaj ĉiu elŝutanto ankaŭ alŝutas samtempe; do, la dosiero elŝutita far iu ajn ofte venas kiel partetoj el pluraj aliaj uzantoj en la mondo. Krom uTorrent, ekzistas aliaj klientprogramoj (eĉ unu kiu nomiĝas "BitTorrent", kiel la protokolo mem), kaj krom isohunt, ekzistas aliaj serĉiloj.
Alia gravega parto de la sistemo nomiĝas angle "trackers" kiuj estas serviloj kiuj informas inter la klientprogramoj kiuj uzantoj (per adreso IP) alŝutas kaj elŝutas iu dosieron.
Konvenas lerni iom pri "bittorrent": serĉu en Google hispane "Qué es bittorrent".
Mi legas la librojn en la ekrano, tial mi deziras aĉeti porteblan/"notebook" (mi ne havas la monon!)

5/26/2009 05:37:00 p. m.  
Blogger Tonyo diris ...

Dankon pro la klarigo. Mi ja konas tiun programon, kvankam miahejme uziĝas pli tiun emule. Sed mi serĉos en la alia retejo isohunt.
Mi demandis envere pri la formato, ĉu temas pri podofo, aŭ pri alia maniero, kaj pri la legilo. Mi preferas ne legi librojn en la komputilo, sed cerbumas ĉu provi tiujn novajn malgrandajn komputilojn aŭ grandajn poŝtelefonojn.

5/27/2009 12:39:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361